Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 octobre 2015 4 08 /10 /octobre /2015 15:42
Belgio : impona manifestacio kontraŭ la rigoreco

08/10/2015

« Eĉ ne ero por ni ». La manifestaciantoj kolektiĝintaj ĉirkaŭ tiu agadvorto, svingis ruĝajn flagojn kaj afiŝtabulojn elmontrantajn telerojn kun paneroj, merkredon 7an de oktobro en Bruselo, dum unu el la plej gravaj marŝadoj de tiuj pasintaj jaroj en Belgio.

Ĉirkaŭ 80.000 personoj, laŭ la polico, 100.000 laŭ la "komuna sindikata fronto", organizanto de la marŝado, manifestaciis centre de la ĉefurbo kontraŭ la rigorecaj aranĝoj de la dekstra registaro de la ĉefministro, Charles Michel.

https://www.youtube.com/watch?t=22&v=TT77HC4C2b4

Pafaĵoj kaj akvokanonoj

Ĉe la alveno de la marŝado apud la "stacidomo de Midi", alfrontiĝoj komencis kun anarkiista grupo, kiu « enŝoviĝis » en la manifestacion, laŭ la polico. « Tio estas tute ne surpriza, metante la homojn en mizeron, ke kolero esprimiĝas », ekdiris Filip de Bodt, socikultuta laboristo 52-jaraĝa, devenanta de Herzele, portanta la ruĝan flagon de flandra sindikato.

Membroj de la grupo ĵetis pafaĵojn al la polico, imititaj de kelkaj manifestaciantoj. La policistoj rebatis per akvokanonoj kaj plorigaj gasoj. Entute, la polico konstatis kvar vunditojn en siaj vicoj, kaj ok ĉe la manifestaciantoj. Ĝi procedis al dek sep arestadoj, laŭ komunikaĵo.

https://www.youtube.com/watch?v=UX8iiBMn1AE

Belgio : impona manifestacio kontraŭ la rigoreco

Malmulte da progresoj de antaŭ jaro

La movado de socia protestado ne haltas nun. Nacia striko en la fervoja sektoro estas planita vendredon. La societo mastrumanta la trajnojn Thalys sciigis, ke la rapidtrajnoj ne cirkulos inter ĵaŭdon vespere kaj vendredon vespere.

La 6an de novembro 2014, manifestacio amasigis pli ol 100.000 personojn en Bruselo kontraŭ la rigorecaj aranĝoj de la nova dekstra registaro, socia mobilizado historia en Belgio, kiu enkalkulas 10 milionojn da loĝantoj.

De unu jaro, la sindikataj depostuloj estas la samaj, kaj el propra konfeso de la sindikatoj, preskaŭ nenio estis akirita. Ekzemple, en julio, la plialtigo de la emerita aĝo al 66 jaroj en 2015 kaj 67 jaroj en 2030, kompare kun 65 jaroj nun, estis definitive alprenita, malgraŭ ilia opozicio.

http://www.lemonde.fr/international/article/2015/10/07/en-belgique-une-immense-manifestation-contre-l-austerite_4784562_3210.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }