Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 octobre 2015 3 28 /10 /octobre /2015 15:03
Barejno : Abdulhadi Al-Khawaja : eks-prezidanto de BCHR kaj eks-direktoro de Front Line por Mez-Oriento kaj Nord-Afriko arbitre enkarcerigita de aprilo 2011

28/10/2015

Abdulhadi Al-Khawaja, eks-prezidanto de BCHR kaj eks-direktoro de Front Line por Mez-Oriento kaj Nord-Afriko, estas unu el la plej konataj aktivuloj pri homaj rajtoj en Barejno. De la 1980aj jaroj, li estis multfoje persekutita de la registaro pro siaj agadoj favore al homaj rajtoj.

Apenaŭ kelkajn semajnojn post la komenco de la popola ribelo en Barejno, Abdulhadi Al-Khawaja estis arestita, en aprilo 2011, kun pluraj aliaj aktivuloj.

Li estas de tiam enkarcerigita.

Abdulhadi Al-Khawaja estis unue kondamnita, la 22an de junio 2011, surbaze de falsaj akuzoj fare de militista tribunalo kreita dum provizora militleĝaro. Lia juĝo estis plurfoje kaj intence prokrastita. La 7an de januaro 2013, la juĝa proceduro finiĝis por Abdulhadi Al-Khawaja, kiam la plej alta jurisdikcio de Barejno konfirmis lian ĝismortan punon, deciditan surbaze de falsaj akuzoj kiel « organizado kaj mastrumado de terorista organizaĵo » kaj « provo de perforta renverso de la registaro, kaj rilato kun terorisma organizaĵo laboranta favore al fremda lando », inter aliaj akuzoj.

Barejno : Abdulhadi Al-Khawaja : eks-prezidanto de BCHR kaj eks-direktoro de Front Line por Mez-Oriento kaj Nord-Afriko arbitre enkarcerigita de aprilo 2011

La asertoj de konfesoj akiritaj sub torturo estis temo de neniu enketo dum la proceso. Ekde la komenco de lia enkarcerigo, Abdulhadi Al-Khawaja plurfoje malsatstrikis proteste kontraŭ sia arbitra malliberigo kaj la mistraktadoj suferitaj.

La 4an de septembro 2012, la Laborgrupo de UN esprimiĝis pri la kazo de Abdulhadi Al-Khawaja, kvalifante ĝin kiel « arbitran », kaj petante lian tujan liberigon.

"Ju pli ni diskonigas la aferon, des pli rapide li eliros."

http://freedom-defenders.org/#defenders

https://www.youtube.com/watch?v=ij_nkgiRGek

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }