06/10/2015
Amirul Haque Amin, prezidento de la Nacia federacio de la konfekciaj laboristoj (NGWF) en Bangladeŝo, aliĝinta al "IndustriALL", ricevis la 27an de septembro la Internacian Premion pri Homaj Rajtoj de Nurenbergo.
Kiel sindikata gvidanto, Amin ludis aktivan rolon por efektivigo de la minimuma salajro, kaj subskribo de la Bangladeŝa Akordo pri sekurecaj aranĝoj, kiuj koncernas la incendiojn kaj la konstruaĵojn.
Jyrki Raina, ĝenerala sekretario de "IndustriALL", vigle aprobas tiun distingon :
« Ĝi emfazas la batalon daŭre plenumitan de niaj aliĝintoj en Bangladeŝo. Tiu Premio aljuĝita al Amirul Haque Amin estas grava agnosko de la streboj deplojitaj de li kaj de la sindikatoj por sindikatigo, de la lukto por akiri sanajn kaj sekurajn laborlokojn kaj decajn salajrojn en la lando. »
La internacia ĵurio laŭdis la « persistemon kaj maltimecon, kiujn Amin uzadis por plibonigi la viv- kaj labor- kondiĉojn » de la bangladeŝaj gelaboristoj en la konfekcia sektoro.
La Internacian Premion pri Homaj Rajtoj de Nurenbergo estas aljuĝitaj ĉiuj duaj jaroj al personoj aŭ grupoj, kiuj engaĝiĝis, el ekzempla maniero, favore al individuaj rajtoj, elprenantaj personajn konsiderindajn riskojn.