Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 octobre 2015 2 20 /10 /octobre /2015 09:50
Post la fermado de la hungara landlimo, kaj la blokado de la slovenia, Kroatio estas la ĉefa lando, tra kiu transiras la rifuĝintoj survoje al Germanio. Kvereloj tuj komenciĝis inter pluraj balkanaj landoj.
Post la fermado de la hungara landlimo, kaj la blokado de la slovenia, Kroatio estas la ĉefa lando, tra kiu transiras la rifuĝintoj survoje al Germanio. Kvereloj tuj komenciĝis inter pluraj balkanaj landoj.

20/10/2015

« La krizo de rifuĝintoj pligraviĝas sur la balkanaj vojoj », raportas la slovania ĵurnalo Dnevnik ĉi-19an de oktobro. De post tiu semajnfino, miloj da migrantoj survoje al Aŭstrio kaj Germanio estas blokataj en Kroatio, konfirmas en Vieno Der Standard.

Kial? : ĉar de post la fermado de la hungara landlimo kun Kroatio vendredon 6an de oktobro, la vojo de la rifuĝintoj venintaj de Sirio devojiĝis al najbara Slovenio. Tiu membro de "Ŝengena areo", fariĝinta nova devigata pasejo, tuj provis plifortigi sian landlimon kun Kroatio. Ljubljano interalie starigis metalbarilon en Trnovec kaj deplojadis policajn helpotrupojn. « Se necese, la militistoj estos senditaj ĉe la landlimo, decidis vendredon la slovenia Parlamento

Tuta nokto blokata en trajno

Laŭ la ĵurnalo Dnevnik, « 5100 rifuĝintoj eniris en Slovenion dum la semajnfino, krom la 2400 aliaj, kiuj jam estas en la akceptaj centroj ».

Okcidente de Kroatio, 1700 rifuĝintoj tranoktis en trajno blokita ĉe la slovenia landlimo. Lundon 19an de oktobro matene, Slovenio permesis al kelkaj centoj da rifuĝintoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, eniri sur sian teritorion.

Pro tio, dubo instaliĝas en Kroatio, kiu fariĝas denove la ĉefa transira vojo de la migrantoj. « Kio pri la rifuĝintoj nun ? » demandas Jutarnji list en Zagrebo. Pli ol 190.000 rifuĝintoj jam trairis ĝian teritorion kaj novaj aliaj senĉese alvenas. « Dum la 24 pasintaj horoj, preskaŭ 10.000 rifuĝintoj trapasis la landlimon inter Grekio kaj Makedonio, multe pli ol la ĉiutaga averaĝo de 3000 al 4000 ĝis nun », avertas Blic en Belgrado, kiu parolas pri « nova ondo da rifuĝintoj ».

Balkanoj : Landlimoj fermitaj : miloj da rifuĝintoj blokataj en Kroatio

Katastrofa amplekso

Jutarnji list notas, ke la krizo de rifuĝintoj « pliampleksiĝas katastrofe ». La kroata ministro pri Internaj aferoj, Ranko Ostojic, indikis Grekion kiel ĉefan kulpinton de la krizo de rifuĝintoj. Sed la rilatoj inter Kroatio kaj Slovenio difektiĝas. Ostojic riproĉis Slovenion, ke ĝi konstante ŝanĝas la ciferojn de rifuĝintoj akcepteblaj sur sian teritorion : « Ĉe la komenco ili estis 8000, poste 5000, hodiaŭ ili estas 2500 », li deklaris.

Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj avertis, ke pli ol 10.000 rifuĝintoj riskas blokadon en Serbio, pro manko de akcepta kapableco de la najbaraj landoj.

http://www.courrierinternational.com/article/balkans-frontieres-fermees-des-milliers-de-refugies-bloques-en-croatie

https://www.youtube.com/watch?v=V0G8NXtjs8k

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }