Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 octobre 2015 3 28 /10 /octobre /2015 20:20
Aŭstrio volas konstrui barilon laŭ sia landlimo kun Slovenio

28/10/2015

« Nemovebla barilo laŭ pluraj kilometroj », titolas merkredon 28an de oktobro la aŭstria ĵurnalo Die Presse. La aŭstria Ĉefministro, Johanna Mikl-Leitner, anoncis sian intencon starigi barilon en Spielfeld, laŭ la landlimo kun Slovenio. Ĉe tiu loko, la migrantoj eniras Aŭstrion, kiuj transiris Kroation, poste Slovenion, ĉar ili ne sukcesis trapasi Hungarion.

Aŭstrio volas konstrui barilon laŭ sia landlimo kun Slovenio

« Orbánigado » de la aŭstria politiko

Vieno ne deziras aperigi, ke ĝi rezignas pri sia akceptema politiko, kiu samrangas kun tiu, de najbara Germanio. Temas pri « kontrolo kaj certeco pri enorda eniro en la landon », dum la meteorologiaj kondiĉoj igas la ekzilajn vojojn pli malfacile uzeblajn, kaj povas « konduki kelkajn rifuĝintojn fariĝi pli agresemaj », plu pravigis sin Johanna Mikl-Leitner.

La projekto estigis kontraŭstarigon ene de la opozicio. La eŭropa ekologiisma deputitino Ulrike Lunacek vidas en tio « konfeson de malsukceso » kaj atentas kontraŭ « Orbánigado » de la aŭstria konservativa partio, de kio venas la Ministro pri Internaj aferoj. La liberala partio "Neos" denuncas siaflanke, senutilajn elspezojn, raportas Der Standard : anstataŭ malŝpari milionojn da eŭroj en barilo, estus pli racie investi tiun monon en urĝaj loĝejoj ĉe la landlimo.»

http://www.courrierinternational.com/dessin/migrants-lautriche-veut-construire-une-cloture-sa-frontiere-avec-la-slovenie

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }