Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 octobre 2015 7 04 /10 /octobre /2015 13:04
8 tagojn antaŭ municipaj balotoj en Vieno, pluraj dekoj da miloj da personoj surstratiĝis, solidarece kun la rifuĝintoj.
8 tagojn antaŭ municipaj balotoj en Vieno, pluraj dekoj da miloj da personoj surstratiĝis, solidarece kun la rifuĝintoj.

04/10/2015

Pluraj dekoj da miloj da personoj partoprenis sabaton post-tagmeze en Vieno manifestacion celantan atesti pri solidareco kun la migrantoj. Aŭstrio fakte estas grava transira kaj akcepta lando en Centra Eŭropo. Bunta kaj trankvila, la homamaso – 60.000 personoj laŭ la organizantoj, « pli ol 20.000 » laŭ la polico – kolektiĝis antaŭ la Okcidenta stacidomo, en kio miloj da migrantoj transiras ĉiutage por atingi Germanion.

Iniciate de pluraj dekoj da asocioj kaj NROj pri helpo al migrantoj, kun la agadvorto « Bonvenon al la rifuĝintoj ! », la defilado poste uzis la ĉefan komercan vojon de la ĉefurbo, la Mariahilfer Straße, antaŭ ol halti antaŭ la Parlamento. « Ĉiuj rifuĝintoj estas bonvenaj, fuĝintaj ĉu pro milito, ĉu pro persekutoj aŭ aliaj kialoj », deklaris porparolanto de la "Kolektivo por humana politiko pri azilo", kiu federas la organizantajn movadojn. « Gravas plenumi solidarecon por akcepti la rifuĝintojn kaj elmontri, ke en Aŭstrio ni havas liberan kaj akcepteman kulturon pri ili », deklaris manifestacianto.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }