Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 octobre 2015 5 09 /10 /octobre /2015 20:03
Enirejo de la sancentro de « Kuracistoj sen landlimoj » en Kunduz (Afganio) REUTERS/Stringer TPX IMAGES OF THE DAY
Enirejo de la sancentro de « Kuracistoj sen landlimoj » en Kunduz (Afganio) REUTERS/Stringer TPX IMAGES OF THE DAY

09/10/2015

La NRO Kuracistoj sen landlimoj (KSL) organizis merkredon 7an de oktobro, gazetkunvenon en Kabulo, kvin tagojn post la bombado de sia malsanulejo en Kunduz, norde de Afganio. Elvokante militkrimon, KSL tamen postulas plenumon de sendependa enketo, kiu kreus antaŭaĵon pri internacia humanitara juro.

« Eĉ milito havas regulojn », subtenas "Kuracistoj sen landlimoj", kiu petas klarigojn pri la bombado de sia afgana malsanulejo de Kunduz, pasintan sabaton. Post gazetkunveno en Kabulo, la reprezentanto de KSL, en Afganio, Guilhem Molinié, lacaspekta, esprimas sian emocion, plu ĉeestanta ene de la medicina NRO : « Ni plu estas en ŝokata stato. Neniam, ni imagintus tion. Ni fidis pri la fakto, ke la partoprenantoj al la konflikto respektos malsanulejon, sciante ke ili mem profitas de la servoj de tiu malsanulejo. »

Afganio : Malsanulejo bombita : Kuracistoj sen landlimoj postulas sendependan enketon

La atestoj de la medicina surloka personaro sugestas, ke la ĉefa konstruaĵo de la malsanulejo estis intence frapita. Jen kial KSL postulas, krom la militistaj enketoj, plenumon de esplorado fare de sendependa komisiono.

« Ni luktos, por ke tiu sendependa komisiono estu uzata. Tio kreus antaŭaĵon, kiu por KSL, estas grava por la internacia humanitara juro. »

Kadre de la Konvencioj de Ĝenevo, humanitara komisiono pri demonstro de faktoj, ekzistas teorie de 1991. Sed praktike, tiu komisiono kiu necesigas interalie konsenton de la implikitaj landoj por efektiviĝi, neniam sukcesis ĝis nun.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20151008-hopital-bombarde-afghanistan-msf-veut-une-enquete-independante

https://www.youtube.com/watch?v=dcwXAhbo2X4

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }