Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 octobre 2015 3 14 /10 /octobre /2015 13:17
Nabila Rehman tenas sian desegnaĵon, kiu reprezentas la bombadojn de senpilotaj aviadiloj kontraŭ ŝia vilaĝo en Pakistano
Nabila Rehman tenas sian desegnaĵon, kiu reprezentas la bombadojn de senpilotaj aviadiloj kontraŭ ŝia vilaĝo en Pakistano

14/10/2015

La militistaj senpilotaj aviadiloj fariĝis en kelkaj jaroj nevidebla minaco por miloj da personoj, en Afganio, Irako kaj Pakistano.

La uzado de tiu armilo « starigas novajn demandojn koncerne respekton de la internacia juro pri homaj rajtoj kaj internacia humanitara juro, koncerne ankaŭ uzadon de mortigaj armiloj, protektado de civiluloj kaj jura proceduro por la viktimoj », raportas "Internacia Amnestio", kiu dediĉas longan tekston pri la militistaj senpilotaj aviadiloj.

Dum la administracio de Obama, la patroloj de senpilotaj aviadiloj kreskis je 1200%, kaj la bombadoj intensiĝis (unu ĉiuj kvaraj tagoj). Israelo uzadas armitajn senpilotajn aviadilojn. Ankaŭ Francio uzadas hodiaŭ prigardajn senpilotajn aviadilojn en Malio, ne armitajn.

La konsekvencoj de la superflugado kaj de la pafoj kontraŭ la loĝantaro estas multaspektaj.

« Ekde sia junaĝo, la Palestinanoj distingas la bruon de la senpilotaj aviadiloj disde la batalaj ĉasaviadiloj F-16, aŭ la batalaj helikopteroj Apaĉo. La efiko sur la gazaaj civiluloj estas timiga : tiu konstanta ĉeesto de senpilotaj aviadiloj plifortigas la senton de okupacio, konsistiganta atencon kontraŭ digneco, kaj kiu nutras homan suferon. »

En Pakistano, en 2010, la senpilotaj aviadiloj okazigis 957 mortintojn, inter kiuj multajn civitanojn. En 2012 ekzemple, dek ok laboristoj estis mortigitaj, dum ili kunsidis por manĝi.

"Internacia Amnestio" publikigas fotojn, kiuj prezentas viktimojn de senpilotaj aviadiloj en Vaziristano, triba areo norde de Pakistano. Inter ili, Karim Khan, patro 55-jaraĝa, kiu perdis sian filon dum atako de senpilotaj aviadiloj la 18an de junio 2009, plentage. « Ŝam estis unu el la maloftaj junuloj, kiuj perganas sian vivon kaj la bezonojn de sia familio. Ili ricevis nek helpon nek monkompenson. »

http://rue89.nouvelobs.com/2015/10/08/les-drones-militaires-menaces-invisibles-261565

https://www.youtube.com/watch?v=LSVes9Ni6II

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }