Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 septembre 2015 3 30 /09 /septembre /2015 10:03
Ĉiujare, dum la rikolta tempo, la registaro mobilizas pli ol milionon da loĝantoj por la kotonplukado uzante sisteman trudodevigon.  (AP/Mikhail Metzel)
Ĉiujare, dum la rikolta tempo, la registaro mobilizas pli ol milionon da loĝantoj por la kotonplukado uzante sisteman trudodevigon. (AP/Mikhail Metzel)

30/09/2015

Laŭ serio da atestoj kolektita de la Forumo germana-uzbeka por homaj rajtoj, dungitoj de la sanservoj, kiuj pene laboras en la kotonkampoj en Uzbekio, estos baldaŭ kunigitaj de universitataj studentoj en tria aŭ kvara jaroj, kiujn la aŭtoritatoj trudas labori al jaraj aŭtunrikoltoj.

Ĉiujare, dum la rikolta tempo, la registaro mobilizas pli ol milionon da loĝantoj por la kotonplukado uzante sisteman trudodevigon. Laŭ deklaro de Cotton Campaign, koalicio de organizaĵoj, el kiuj la usona NRO pri defendo de laborrajtoj, Solidarity Center, « la enspezataj mongajnoj profitas pli al la registara elito, ol al la loĝantaro »

Post internacia kondamno, Uzbekio reduktis la laboron de la infanoj en siaj kotonkampoj, sed dum la rikolto de 2014, la aŭtoritatoj mobilizis pli da agentoj de la publika funkcio ol en la pasintaj jaroj, por kompensi la malkreskon de plukantaj infanoj, legeblas en la raporto 2015 de la Forumo germana-uzbeka.

Uzbekio : la trudlaboro daŭras en la kotonkampoj

De septembro ĝis oktobro, multaj klasĉambroj fermas, ĉar la instruistoj figuras en la personoj truditaj pluki kotonon. La klinikoj kaj malsanulejoj ne plene funkcias, ĉar la sanpersonaro ankaŭ penas en la kampoj.

Ĉi-jare, la uzbeka registaro esperas mongajni unu miliardon da usonaj dolaroj da profitoj el la vendo de kotono, mono kiu malaperas en eksterbuĝetajn kasojn de la Ministerio de Financoj, al kiu nur la plej altaj respondeculoj havas aliron, ankaŭ laŭ la raporto.

« Ni ricevas neniun nutraĵon. Ni devas kunporti nian panon kaj niajn tomatojn », eksplikas laboristo de sanservoj. « La kotono estas tre malalta kaj en la sablo, estas multaj serpentoj ».

Multaj salajruloj estas minacataj je perdo de laborposteno, de alirebleco al publikaj servoj, riskas monpunon kaj justicajn persekutojn se ili ne partoprenas la kotonplukadon. Tiuj, kiuj rifuzas eĉ riskas malaltigon de sia pensio, kaj aliaj avantaĝoj ligita al la laboro.

http://www.equaltimes.org/le-travail-force-persiste-dans-les#.VgrlMfntmko

https://www.youtube.com/watch?t=26&v=uZMU4AfoXX8

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }