27/09/2015
Fronte al kreskado de la nombro de senhejmuloj kaj multobligado de sovaĝaj kampejoj, Los-Anĝeleso dekretis urĝan staton, kaj promesis pagi 100 milionojn da dolaroj.
Ĝi estas la unua urbo en la lando, kiu alprenas aranĝon tiel drastan : « Invadita de sovaĝaj kampejoj sub la pontoj de aŭtovojoj, kaj ĝis sur la ŝikaj trotuaroj de Venice Beach, la urbo Los-Anĝeleso dekretis urĝan staton por sia populacio de senhejmuloj, merkredon 22an de septembro », substrekas The New York times.
Aranĝo alprenita tiom « pro kompato, kiom pro la reagoj de la loĝantoj de la urbo, kiuj plendas pri la ĝenoj, estigitaj de kreskado de la nombro de senhejmuloj vivantaj en la stratoj », daŭrigas la ĵurnalo.
26.000 senhejmaj personoj
Laŭ la oficialaj statistikoj, Los-Anĝeleso enkalkulas 26.000 senhejmulojn, t.e kreskado de 12% de post 2013, dato kiam la nova urbestro, Eric Garcetti, enposteniĝis. La aranĝoj anoncitaj de li kaj de la municipa konsilio de la urbo estas jenaj : « Tuja pago de 13 milionoj da dolaroj, kaj buĝeto de 100 milionoj da dolaroj por 2016 », cele al plibonigo de la urba akceptebleco, financado de ne tro kostaj loĝejoj, kaj altigo de monhelpo por la plej malriĉaj.
La ĵurnalo "Los Angeles Times", siaflanke liveras ciferojn kaj eksplikojn, eĉ pli precizajn pri la « vera krizo », kiun la urbo alfrontiĝas. « Entute, la kantono Los-Anĝeleso enkalkulas 44.000 senhejmulojn, el kiuj pli ol duono vivas ene de la urbo », raportas la ĵurnalo de la Okcidenta marbordo kiu emfazas interalie « prezaltigon de la luprenoj, stagnadon de la salajroj, enburĝiĝadon de kelkaj kvartaloj kiel Venice, aŭ favora etoso de Los- Anĝeleso, kiu ĉiam, allogis la plej malriĉajn ».
La ĵurnalo eĉ enretigis, en junio, interaktivan mapon ebligante vidi geografian lokigon de la senhejmuloj en la urbo.
Ĝenerala fenomeno
The "New York Times" substrekas, finfine, ke Los-Anĝeleso tute ne estas la nura usona urbo frontata al kreskado de la nombro de senhejmaj personoj. Tio estas same, ankaŭ « en Novjorko, Vaŝingtono kaj San- Francisko, kaj en pli malgrandaj urboj kiel Madisono, ĉefurbo de Vinkonsino, Portlando en Oregono, Tusono en Arizono kaj eĉ en Honoluluo en Havajo ».
http://www.courrierinternational.com/article/etats-unis-los-angeles-etat-durgence-pour-les-sans-abri