Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 septembre 2015 5 04 /09 /septembre /2015 08:09
Unuiĝinta Reĝlando : Labourstart Kampanjo : Solidareco kun la personaro de la National Gallery de Londono

04/09/2015

La personaro de la National Gallery de Londono, organizata fare de PSI, sindikato aliĝinta al la Internacio de Publikaj Servoj (PCS), strikas de februaro 2015 post decido de la Galerio privatigi du trionojn el sia personaro, inkluzive de la dungitoj kiuj okupiĝas pri pentraĵoj, kaj informas la ses milionojn da jaraj vizitantoj.

Pro foresto de fruktodonaj intertraktadoj, PCS lanĉis senliman strikon kontraŭ la privatigado de la galerio, kaj la eventuala efiko de tiu ŝanĝo. La movado pligraviĝis, kiam la galerio anoncis varbon de la privata sekureca grupo, Securitas, por mastrumi la vizitantojn kaj la sekurecajn servojn pere de 5-jara kontrakto, kiu valoras 40 milionojn da pundoj. Ĉirkaŭ 300 asistantoj, kiuj gardas la pentraĵojn kaj helpas la vizitantojn, estos tuŝataj. Ili ne plu estos dungitaj de la galerio sed laboros por Securitas.

En sia retpaĝaro, Securitas fanfaronas, ke ĝi proponas servon malpli kostan, ĉar « ĝi kapablas pagi la personaron je malsuperaj salajroj ».

Candy Udwin, reprezentantino de la personaro PCS, estis provizore eksigita komence de la striko, kaj poste definitive maldungita. La Galerio rifuzas ŝian reintegriĝon malgraŭ la decido de Tribunalo agnoskanta, ke ŝia maldungo havas maljustan karakteron, kaj rilatas verŝajne al ŝiaj sindikataj aktivaĵoj.

Bonvolu sendi mesaĝon al la nova direktoro de la Galerio, Gabriele Finaldi, postulante de li, ke li trovu solvon al tiu longa konflikto.

Retmesaĝo :

Dr Finaldi,

Dum vi ĵus enposteniĝis kiel direktoro de la National Gallery de Londono, la membroj de la sindikato PCS strikas pro la planoj de privatigo de la galerio, kaj ties efikoj.

Seriozaj intertraktadoj inter National Gallery kaj PCS estas bonvenaj. Mi esperas, ke ili ebligos solvon al tiu konflikto.

Miaflanke mi opinias, ke sub-traktado de du trionoj el la personaro de la galerio al Securitas, entrepreno de privata sekureco, malfortigos la kvaliton de la servoj provizitaj de la galerio. Mi subtenas la petojn de la personaro, favore al kontraktaj garantioj pri terminoj kaj kondiĉoj de la laborpostenoj.

Mi konstatas ke la societo substrekas en sia retpaĝaro, ke ĝi liveras malpli kostan servon, ĉar « ĝi kapablas pagi la personaron je malsuperaj salajroj ».

Mi ankaŭ opinias, ke la reprezentantino de PCS, Candy Udwin, devas retrovi sian laborpostenon, ĉar ŝi verŝajne estis maljuste maldungita pro ŝiaj sindikataj aktivaĵoj, kiel juĝis Industria Tribunalo en urĝa decido.

Mi petas de vi, ke vi trovu solvon por tiu longa konflikto, tiel ke la ŝatantoj pri arto, kiuj ankaŭ kredas pri egaleco kaj justeco, povu denove profiti pri la National Gallery kaj ties kolekto.

Unuiĝinta Reĝlando : Labourstart Kampanjo : Solidareco kun la personaro de la National Gallery de Londono

Partnerece kun la Internacio de Publikaj Servoj, internacia federacio de sindikatoj reprezentantaj 20 milionojn da laboristoj, dungitoj de gravaj publikaj servoj en 154 landoj, kaj la brita sindikato de publikaj kaj komercaj servoj (PCS) unu el la plej gravaj en Unuiĝinta Reĝlando, kun preskaŭ 220.000 membroj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }