Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 septembre 2015 1 07 /09 /septembre /2015 08:48
Svedio : manifestacio en Stokholmo por la rifuĝintoj

07/09/2015

Pluraj miloj da svedoj mobiliziĝis por subteni la migrantojn.

Preskaŭ 15000 personoj manifestaciis favore al akcepto de la rifuĝintoj dimanĉon en Stokholmo.

La sveda ĉefministro Stefan Löfven diris ke tempo alvenis por la aliaj eŭropaj landoj, ke ili agadu por fronti la krizon.

Svedio havas longan tradicion de akcepto de la rifuĝintoj, devenantaj de Ĉilio en la 70-aj jaroj, aŭ fuĝantaj la militon inter Irano kaj Irako en la sekva jardeko, kaj la militoj en eks-Jugoslavio en la 1990-aj jaroj.

En la nuna humanitara krizo ĝi estas, proporcie kun ties loĝantaro, la eŭropa lando kiu akceptas la plej grandan nombron de azilpetantoj (81000 pasintjare, ĉefe Sirianoj). En absoluta valoro, nur Germanio akceptis pli.

Svedio : manifestacio en Stokholmo por la rifuĝintoj

« Bonvenon »

Emfazante ke Svedio plu malfermos siajn landlimojn al rifuĝintoj, Stefan Löfven petis de siaj partneroj de Eŭropa Unio, ke ili faru pli.

« Eŭropa kooperado ne estas pravigo ekskludi tiujn, kiuj fuĝas » li diris al manifestaciantoj kiuj svingis afiŝtabulojn kun skribaĵo « Bonvenon ».

« Svedio, Germanio kaj kelkaj aliaj landoj ne povas fari ĉion », aldonis la soci-demokratia gvidanto.

La sveda ĉefministro Stefan Löfven ankaŭ subtenis sistemon de kvoto, « konstantan kaj devigan ». Laŭ opinisondo publikigita dimanĉon de la ĵurnalo Aftonbladet, du svedoj en tri sin deklaras pretaj helpi la rifuĝintojn ia ajn maniere.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }