Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 septembre 2015 3 23 /09 /septembre /2015 12:42
Sud-Koreio : strikoj ĉe Hyundai

23/09/2015

Miloj da dungitoj de "Hyundai Motor" elreviĝintaj de la salajraj intertraktadoj ĉe la unua sud-koreia aŭtokonstruisto, ĉesigis la laboron merkredon en Sud-Koreio, indikis sindikata porparolanto. Por la kvara sinsekva jaro, strikoj okazas ĉe Hyundai, kiu estas, kun sia filio "Kia Motors", la kvina plej grava konstruisto en la mondo.

La porparolanto de la sindikato, Hwang Ki-Tae konjektas, ke pli ol 7000 laboristoj partoprenos tiun kvarhoran selektan strikon en la ĉefa uzino de la grupo, en Ulsano, 300 kilometrojn sud-oriente de Seulo. La areo dungas ĉirkaŭ 24.000 personojn, li aldonis, precizigante samtempe ke ankaŭ seshora striko estas antaŭvidita ĵaŭdon kaj vendredon.

Sud-Koreio : strikoj ĉe Hyundai

Dekoj da kunsidoj estis organizitaj ĉi-jare, senrezulte, inter la direkcio kaj la sindikatoj pri la salajra demando kaj socialaj avantaĝoj. La sindikato postulas interalie salajrajn altigojn je 7,84% kaj disdonon kiel monatribuoj de 30% el la jara neta profito de la grupo.

En la dua jarduono, la neta profito de la grupo malkreskis je 23,8% al 1.790 miliardoj de ŭonoj (1,35 miliardoj da eŭroj) kompare kun la sama jarkvarono en 2014, pro plivalorigo de la sud-koreia monunuo, kaj kreskanta konkurenco en kunteksto de tutmonda malakcelo.

http://www.lefigaro.fr/flash-eco/2015/09/23/97002-20150923FILWWW00027-coree-du-sud-greves-chez-hyundai.php

https://www.youtube.com/watch?v=g-HWlzBrqeM

Video: Julio 2015 : Por la kvara sinsekva jaro, strikoj okazas ĉe Hyundai kiu estas, kun sia filio Kia Motors, la kvina plej grava konstruisto en la mondo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }