Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2015 4 10 /09 /septembre /2015 21:02
Naledi signifas « stelo » en la Sota lingvo kaj referencas al la nomo de la areo.
Naledi signifas « stelo » en la Sota lingvo kaj referencas al la nomo de la areo.

10/09/2015

Malnova specio de homo ĝis nun nekonata, estis malkovrita en Sud-Afrika groto. En artikolo publikigita ĉi 10an de septembro, en la scienca revuo eLIfe, internacia skipo detaligas la malkovron de ostoj de kvin homedoj.

« Mi ĝojas prezenti al vi novan specion de homo », deklaris Lee Berger, esploristo ĉe la universitato Witwatersrand en Johanesburgo. La sciencistoj eksplikis, ke ili elfosis inter 2013 kaj 2014 pli ol 1550 ostojn apartenantajn al almenaŭ 15 individuoj, inter kiuj beboj, junaj plenkreskuloj, kaj pli aĝaj personoj. Tiuj ĉi troviĝis en « profunda groto kun ekstreme malfacila enirebleco » en la areo Maropeng.

Ĉiuj ostoj prezentas « homogenan morfologion ». Ili ne ankoraŭ estis datitaj.

La nova specio estis nomita Homo naledi kaj klasifikita en la genro Homo, al kiu apartenas la moderna homo.

La "Muzeo de natura historio de Londono" kvalifis kiel « rimarkindan » tiun gravan malkovron.

Sud-Afriko : Homo naledi, nekonata specio de Homo

« Kelkaj aspektoj de Homo naledi, kiel liaj manoj, pojnoj kaj piedoj, estas tre proksimaj de tiuj, de la moderna homo. Tamen, lia eta cerbo kaj la formo de la supera parto de lia korpo estas pli proksimaj de antaŭ-homa grupo nomita aŭstralopiteko », eksplikis la profesoro Chris Stringer de la "Muzeo de natura historio de Londono", aŭtoro de komento pri la studaĵo, ankaŭ publikigita en eLife.

http://www.francetvinfo.fr/sante/decouverte-scientifique/homo-naledi-une-espece-du-genre-humain-inconnue_1077799.html

https://www.youtube.com/watch?v=oxgnlSbYLSc

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }