Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 septembre 2015 1 21 /09 /septembre /2015 15:55
Serbio : la Geja Fiero petegas solidarecon kun la migrantoj

21/09/2015

La partoprenantoj al la "geja Fiero" en Beogrado lancis dimanĉon alvokon al solidareco kun la migrantoj trairantaj Serbion. La manifestacio disvolviĝis sen incidentoj sed sub alta protektado.

Nigra afiŝtabulo estis svingita, sur kiu estis legebla el rozkoloraj literoj : « Eŭropo, malfermu viajn pordojn ». Aludo al la dekoj da miloj da migrantoj, kiuj trairas Balkanojn, inter kiuj rifuĝintoj fuĝantaj la konfliktojn en Mezoriento, kaj kiuj deziras atingi Eŭropan Union.

Pluraj centoj da personoj, el kiuj la urbestro de Beogrado Sinisa Mali kaj la serba ministro pri Eŭropaj socianiĝoj Jadranka Joksimovic, defiladis en la centro de Beogrado.

Serbio : la Geja Fiero petegas solidarecon kun la migrantoj

Alta polica protektado

Pluraj miloj da kontraŭribelaj policistoj tamen mobiliziĝis. La organizantoj de la "Geja Fiero" konstatis ĉi-jare signifan malaltiĝon de la minacoj venantaj de ekstremdekstraj grupoj.

Serbio, kie pli ol 80% el la 7,1 milionoj da loĝantoj estas ortodoksaj kristanoj, konsistigas tradician socion. Dum la defilado en 2010, la perfortoj estigitaj de ekstremistoj malamikaj al la "Geja Fiero", okazigis pli ol 150 vunditojn.

http://www.rts.ch/info/monde/7100988-defile-de-la-gay-pride-a-belgrade-sur-fond-de-solidarite-avec-les-migrants.html

https://www.youtube.com/watch?v=U3p2xqwR1Ac

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }