24/09/2015
Dum Sauda Arabio ĵus enposteniĝis ene de la "Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN", la justico de la Reĝlando konfirmis morto-kondamnon de ŝijaisma aktivulo.
Ali Mohammed Baqir al Nimr estis kondamnita al morto la 27an de majo 2014. La krimoj, kiujn li « konfesis » estis plenumitaj dum li estis 17-jaraĝa. La decido estis apelacie konfirmita fare de la juĝistoj de la "Speciala puntribunalo" kaj de la "Ĉefkortumo", laŭ lia familio, kiu antaŭnelonge estis informita pri tiuj decidoj. Ali riskas ekzekuton tuj post kiam la reĝo ratifos lian kondamnon.
Ali estis deklarita kiel kulpinto pro partopreno al manifestacioj kontraŭ la registaro, atako kontraŭ sekurecaj fortoj, posedo de mitralo kaj armita ŝtelado.
KONDAMNITA AL MORTO SUR BAZO DE KONFESO
Ŝajnas Ke la kortumo bazas siajn decidojn sur « konfesoj » kiuj, laŭ Ali al Nimr, estis trudakiritaj per torturo, kaj aliaj formoj de mistraktadoj ; Ĝi rifuzis ekzameni liajn asertojn.
Ali al Nimr estis arestita la 14an de februaro 2012, je aĝo de 17 jaroj, kaj kondukita al la malliberejo de la "Ĝenerala Direkcio pri enketoj" en Dammam, en la Orienta provinco. Li ne rajtis konsulti sian advokaton kaj asertas, ke li estis torturita de agentoj de la "Ĝenerala Direkcio pri enketoj" cele al akiro de « konfesoj ». Li estis translokita en resocianigan centron por neplenaĝuloj, en Dar al Mulahaza, tiam rekondukita en la malliberejo de la "Ĝenerala Direkcio pri enketoj" post lia 18a naskiĝdatreveno.
Ali al Nimr estas la nevo de ŝijaisma altrangulo, Sheikh Nimr Baqir al Nimr, origine de al Awamiyya en Qatif, Oriente de Sauda Arabio, kiu estis morto-kondamnita de la "Speciala puntribunalo" la 15an de oktobro 2014.
TERURA REKORDO DE EKZEKUTOJ EN LA REĜLANDO
Sauda Arabio apartenas al la landoj, en la tuta mondo, kiuj ekzekutas la plej grandan nombron da malliberuloj ; pli ol 2200 personoj estis morto-kondamnitaj de 1985 ĝis 2015. inter januaro kaj fine de aŭgusto 2015, almenaŭ 130 malliberuloj estis ekzekutitaj, inter kiuj preskaŭ duono pro deliktoj, kiuj ne koincidas kun la kriterioj, kiuj difinas la « plej gravajn krimojn », por kio uzado de morto-kondamno estas rajtigita de la internacia juro.
Krome, ĝi kondamnas kaj ekzekutas personojn pro krimoj plenumitaj dum ili estas malpli ol 18-jaraĝaj, en malrespekto kun la devigoj kiuj trudiĝas al ĝi, koncerne la kutiman internacian juron, kaj la Konvencion pri infanaj rajtoj.
Peticio: