29/09/2015
La gvidantoj de ambaŭ kongaj opoziciaj partioj, kaj ties subtenantoj protestis, en la ĉefurbo de Brazavila Kongo, kontraŭ tio, kion ili konsideras kiel « konstitucian puĉon ».
Temas pri la "Fronto por konstitucia ordo kaj demokratia alterno" (Frocad) kaj "Unio por konga demokratio" (UDC), kiuj arigas preskaŭ ĉiujn opoziciajn aktivulojn.
La manifestacio kontraŭ la referendumo ebliganta Denis Sassou Nguesso kandidati al nova prezidenta mandato, okazis sur la Bulvardo de la Armeoj, centre de Brazavilo, la ĉefurbo.
« Ne al la konstitucia puĉo ! », « Ne al tria mandato ! », « Ne al la referendumo » estis el la sloganoj de la manifestaciantoj.
Denis Sassou Nguesso, 72-jaraĝa, akumulis tridek jarojn ĉe la potenco. Mardon, li anoncis sian volon submeti al referendumo novan Konstitucion, kio ebligis al li kandidati al la prezidenta baloto antaŭvidita en 2016.
S° Nguesso anoncis fondon, sen precizigi datojn, de komisio taskita alpreni « projekton de Konstitucio » kaj kunvoki al referenduma baloto, en « proksima » estonteco.
La nuna Konstitucio malpermesas al li kandidati al la venonta prezidenta baloto.
Ĝi limigas al du la nombron de mandatoj, kion rajtas plenumi Ŝtatĉefo, kaj al 70 jaroj la maksimuman aĝon por kandidati.
Denis Sassou Nguesso estris Kongon de 1979 ĝis 1992. Reveninte ĉe la potencon en 1997, post enlanda milito, li estis elektita kiel prezidento en 2002 kaj reelektita en 2009.
http://www.bbc.com/afrique/region/2015/09/150927_congo-sassou-protest