Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 septembre 2015 5 25 /09 /septembre /2015 12:18
Portugalio : Lisbono privatigas la publikajn transportojn

25/09/2015

Semajnon antaŭ la deputitaj balotoj, la registaro de Pedro Passos Coelho fintraktis la 23an de septembro, la vendon de Carris, publika societo de metroo kaj buso en Lisbono, al la hispana privata societo Ado Avanza.

« Avanza promesas uzadi Portugalion kiel ekspansian bazon en Eŭropo » anoncis la ĵurnalo Público la 23an de septembro vespere.

La hispana societo Ado Avanza, posedata de la meksika multnacia kompanio Ado, ĵus akiris la vendon de la publikaj transportoj en Lisbono. La entrepreno tiel fariĝas unu el la plej gravaj ekonomiaj roluloj de la sektoro en Eŭropo.

La semajna gazeto aliparte substrekas, ke « unu el la plej gravaj kontraktoj de urba transporto estis ĵus subskribita ». Ado Avanza tamen konkurencas kun eŭropaj gravaj kompanioj, kiel la francaj RATP kaj Transdev, la hispanaj Alsa, TCC, MovimentiaTMB (Publikaj Transportoj en Barcelono) kaj eĉ la brita National Express.

Carris, societo de lisbonaj transportoj, « transportis pli ol 303 milionojn da pasaĝeroj ». Ilia transportilaro enhavas « 622 busojn por 70 linioj kaj 111 metroojn por 4 linioj kaj 55 stacioj ». Ŝajne tiu vendo ebligos al la portugala ŝtato ŝpari pli ol 200 milionojn da eŭroj jare.

Portugalio : Lisbono privatigas la publikajn transportojn

Serio da privatigoj

La registaro procedis al serio da privatigo en la transportoj. Tiel, CP Carga (fervojaj frajtaĵtransportoj) de nun apartenas al Mediterranean Shipping Company Rail (MSC) », tutmonda ĉefrolulo pri frajtaĵtransporto per konteneroj. Laŭ informfontoj ne menciitaj de la semajna gazeto, « la metroa kaj busa retoj en la urbo de Porto estos venditaj respektive al Transdev kaj Alsa ».

La privatigo de la transportoj estis antaŭvidita en la memorando de la trojko (IMF, ECB, EK), aplikata al Portugalio post la komenco de la ŝuldo-krizo. En tiu dokumento, sekvenda ekonomia agadplano subskribita de la registaro de Pedro Passos Coelho en 2011, aliaj privatigoj estas antaŭviditaj en la sektoroj pri energio, komunikiloj kaj asekuroj.

http://www.courrierinternational.com/article/portugal-lisbonne-privatise-les-transports-publics

https://www.youtube.com/watch?v=AAcrwMWWuaw

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }