/image%2F0553642%2F20231002%2Fob_33f468_akiras-terojn.jpg)
02/09/2015
Indianoj Aŝkaninka en Peruo akiris la proprietajn dokumentojn de siaj praaj teroj, precize unu jaron post la murdo de kvar el siaj gvidantoj.
Edwin Chota, Jorge Ríos Pérez, Leoncio Quinticima Melendez kaj Francisco Pinedo estis murditaj fare de kontraŭleĝaj arbohakistoj la 1an de septembro 2014, proksime de siaj vilaĝoj en Perua Amazonio.
Tri viroj estis kondamnitaj pro la murdoj de tiuj indiĝenaj gvidantoj, sed tri aliaj suspektitoj estis ne ankoraŭ arestitaj.
La "Aŝaninka" batalas de pli ol jardeko por akiri agnoskon de sia praa teritorio. Membroj de la komunumo ricevis morto-minacojn de arbohakistoj, kiuj invadis iliajn terojn.
La vidvinoj de la murditaj viroj estis gratulitaj pro sia decidemo, kondukante la murdistojn de siaj edzoj ĉe justico, kaj akirante la proprietajn dokumentojn de sia komunumo.
Diana Rios, porparolanto de la "Aŝaninka", rakontis al la gazetaro : « Ili intencis plu traktadi nin ĉi-maniere. Sed ni estas homoj. Ni volas ke tiu buĉado ĉesu… Ni petas de la Ŝtato, ke ĝi subtenu nin, kaj ankaŭ la aliajn komunumojn. Tio koncernas ne nur la komunumon Aŝaninkan – sed ankaŭ la aliajn komunumojn, kiuj ne posedas proprietajn dokumentojn. »
Kvankam Peruo ratifis la internacian konvencion, kiu garantias teritoriajn rajtojn al la indiĝenaj popoloj, pli ol 1500 indiĝenaj komunumoj en Peruo ne ankoraŭ havas la proprietajn dokumentojn de siaj praaj teroj.