Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 septembre 2015 7 20 /09 /septembre /2015 15:36
Okcidenta Afriko : Muziko por postuli rajton al vivo

20/09/2015

Foto: La senagala repisto Didier Awadi estas unu el la simbolaj reprezentantoj de la kolektivo "Artwatch Africa", kaj komponisto de la kanzono « La rajto al vivo », ludita ĉi-semajnfine en la "Freedom Park" de Lagos. http://www.arterialnetwork.org

Dek unu artistoj el Okcidenta Afriko, kolektiĝintaj en la kolektivo "Artwatch", mobiliziĝas por rajto al vivo kaj kontraŭ fundamentismo kaj obskurismo. Ili prezentis ĉi-semajnfine, premiere en Lagoso kaj antaŭ publiko, sian videofilmeton.

Nigra ĉapo taŭge alkroĉita sur la kapo, Adé Bantu kontrolas la kvaliton de la sono de sia orkestro, kelkajn momentojn antaŭ la diskonigo de la videofilmeto « La rajto al vivo » en la "Freedom Park" de Lagos :

https://www.youtube.com/watch?v=zZrXMvgVCyo

Okcidenta Afriko : Muziko por postuli rajton al vivo

« Mi parolas pri la junaj liceaninoj de Ĉibok. Mia frato el Malio elvokas la Muĝahedinojn. Mia frato el Ebura bordo parolas pri interna politiko… Pri tiuj temoj, la artistoj devas engaĝiĝi ».

Adé Bantu reprezentas Niĝerion inter la dek unu okcident-afrikaj artistoj kontraŭ ekstremismoj. Tiuj artistoj estas la reprezentantoj de la kolektivo Artwatch Africa, lanĉita dum la 24a Panafrika Festivalo de kino kaj televido en Vagaduguo.

La muzikistoj estas, krom la Niĝeriano Adé Bantu, la Burkinanoj Smockey kaj Awa Sissao, la senegalano Didier Awadi, la eburbordanoj Soum Bill kaj Josey, la beninanino Zeynab, la maliano Master Soumy kaj la Maŭritano Monza.

La videofilmeto estis projekciita sur giganta ekrano antaŭ pluraj centoj da personoj. Laŭ Adé, la momento estas grava : « Tri milionoj kaj duono da personoj estas internaj delokitoj. Estas milito en mia lando kaj ĉi tie, ĉiuj konsideras tiun militon kiel sengravan konflikton. Mi ne komprenas ».

La senegala repisto Didier Awadi, unu el la gvidanto de la projekto, ĉeestas meze de la publiko sed lia menso estas en Burkino. « La kanzono kaj la videofilmetoj estis registrita en Vagaduguo en la studio "Abazon" de Smockey. Tiu studio estis bombita, kaj tio signifas morton de la espero por la tuta afrika junularo » eksplikas Didier Awadi.

La publiko aprezis la videofilmeton, kiu estis poste projekciita multfoje kaj silente sur la ekrano de "Freedom Park", dum Adé Bantu kiel ceremonia majstro lanĉis siajn Afropolitan Vibes.

http://www.rfi.fr/afrique/20150920-musique-afrique-ouest-paix-artwatch-clip-ade-bantu-didier-awadi-smockey

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }