Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 septembre 2015 1 28 /09 /septembre /2015 12:14
Nov-Zelando : klimata rifuĝinto : Ioane Teitota estas resendita al Kiribato

28/09/2015

Nov-Zelando decidis resendi Ioane Teitiota-n al Kiribati, arkipelago en Pacifiko minacata per akvo-leviĝo. La viro, 39-jaraĝa provis akiri statuson de klimata rifuĝinto, por li kaj ties familio.

Ioane Teitiota finfine ne estos la unua klimata rifuĝinto en la mondo, li estis resendita mardon 24an de septembro en sian landon, post uzado de ĉiuj leĝaj rimedoj por instaliĝi en Nov-Zelando, anoncis unu el liaj proksimuloj.

La 39-jaraĝa karibatano postulis la statuson de rifuĝinto, pro la motivo ke li kaj ties familio (lia edzino kaj tri gefiloj) suferas mortigan danĝeron, loĝante en Kiribato.

En "Radio New Zealand", la pastoro Iosefa Suamalie, unu el la multnombraj subtenoj de Ioane Teitiota, eksplikas ke la klimata ŝanĝiĝo havos gravajn konsekvencojn por la estontecaj perspektivoj de Kiribato, dum tutaj areoj de tiu arkipelago troviĝas preskaŭ samnivele ol la maro, kaj estas regule kovritaj dum akvo-leviĝo. Iosefa Suamalie bedaŭras pri la manko de klarvideco de la nov-zelanda justico, kiu resendis S° Teitota-n kaj ties familion al loko, kie la vivkondiĉoj povus esti danĝeraj.

La nov-zelanda Ĉefkortumo tiel konfirmas la rifuzojn deklaritajn en la unua instanco kaj post apelacio, asertante ke la azilpetanto ne taŭgas kun la atribuaj kriterioj pri statuso de rifuĝinto, kiu devas esti viktimo aŭ minacata de persekuto, laŭ la reguloj estigitaj de UN.

Kvankam la alta juridikcio agnoskas ke la loĝantoj de Kiribato frontas klimatajn « defiojn », ĝi tamen opinias, ke la familio Teitiota riskas neniun « gravan danĝeron ».

Ioane Teitiota alvenis en 2007 en Nov-Zelando antaŭ ol altiri la atenton de la polico post negrava delikto, ĉar li superis la validan daŭron de sia vizo.

Komence de la semajno, la Ĉefministro John Key rifuzis la lastan peton de S° Teitiota kiu, laŭ li, ne estas rifuĝinto, sed nur iu, kiu superis la daŭron de sia restado.

Kiribato estas, same kiel Maldivoj, Tuvalo kaj Tokelao, unu el la insulaj nacioj minacataj de la klimata perturbo, raportas interalie la "Komisiono pri Homaj rajtoj de UN".

Nov-Zelando : klimata rifuĝinto : Ioane Teitota estas resendita al Kiribato

Preskaŭ plia metro da akvo en 2100

En la 20a jarcento, la nivelo de la oceanoj leviĝis averaĝe je 20 centimetroj, la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) opinias, ke ĝi povus denove kreski de 26 ĝis 83 centimetroj de hodiaŭ ĝis 2100, kompare kun la averaĝo starigita inter 1986 kaj 2005.

http://www.ladiplomatie.fr/2015/09/24/refugie-climatique-ioane-teitota-est-renvoye-vers-les-kiribati/

https://www.youtube.com/watch?v=1JezjE0JF6Y

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }