Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2015 6 26 /09 /septembre /2015 21:30

26/09/2015

La gepatroj de la 43 malaperintaj studentoj manifestacias sabaton sur la stratoj de Meksikurbo por primemori la unuan datrevenon de tragedio, kiu estigis emocion en la tuta mondo, kaj ŝancelis la kredindecon de la registaro Peña Nieto.

Felipe de la Cruz, porparolanto de la familioj, indikis ke « la marŝado de indigno » komenciĝos apud la prezidentejo de Los Pinos por atingi la placon de Zocalo, en la historia centro de Meksikurbo.

« Ni marŝados kun energio. Ni ne povas paŭzi en la serĉado​ » de la studentoj, li indikis.

La gepatroj, venintaj de la Ŝtato Guerrero (sudo) submetita al perfortoj, alvenis merkredon en la ĉefurbon, kie ili malsatstrikis dum 43 horoj.

La prezidento Enrique Peña Nieto akceptis tiujn familiojn por la dua fojo en unu jaro por diri al ili, ke la enketo daŭras.

« Ni estas en la sama kampo », li deklaris al ili. « Ni serĉas kunkune la veron. »

La prezidento ordonis kreadon de speciala teamo taskita enketi pri la multnombraj malaperintoj en la lando, pli ol 20.000 laŭ la oficialaj ciferoj.

Sed la gepatroj, kiuj transdonis liston de ok postuloj, esprimis sian elreviĝon kaj engaĝiĝis pluigi la premon sur la registaro.

« Ni ne ripozos, ni estos ŝtoneto en ĝia ŝuo », deklaris Maria de Jesus Tlatempa, patrino de unu el la studentoj.

La familioj postulas interalie de la justicaj aŭtoritatoj, ke speciala teamo dediĉita nur al la kazo de la 43 studentoj estu kreita kaj metita sub internacian kontrolon.

http://www.leparisien.fr/flash-actualite-monde/mexique-premier-anniversaire-de-la-disparition-des-43-etudiants-26-09-2015-5129325.php

https://www.youtube.com/watch?v=-nGAA5H5DHI

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }