Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 septembre 2015 3 23 /09 /septembre /2015 21:21
Meksiko : la « maquiladoras », simboloj de la laborista ekspluatado

23/09/2015

Antaŭ 30 jaroj, tertremo detruadis centojn da kudrejoj (maquiladoras) de Meksikurbo, mortigante 1600 troekspluatatajn laboristinojn. Iliaj laborkondiĉoj apenaŭ pliboniĝis hodiaŭ, konstatas la esplorretpaĝaro Sin Embargo.

Centoj da teksaĵlaborejoj polvigitaj kaj 1600 oficialaj viktimoj, sed multe pli laŭ la atestantoj. La 19an de septembro 1985, tertremo kaj posttertremo tagon poste, frakasis la malfortikajn uzinojn de konfekcio grupigitaj en kvartalo de la ĉefurbo. « Ili kolapsis kiel kastelo de pupoj », memorigas Sin Embargo, kiu dediĉas raportaĵon pri la postvivantinoj de tiu katastrofo.

Tiam, rakontas la meksika esplorretpaĝaro, la dramo prilumis la malindan vivon de tiuj modestaj laboristinoj, ilian mizeran salajron, la submetiĝon al ĉiopova estro, la senkompatan kadencon ligitan al la tiktako de la horloĝo, kaj tre ofte ilian statuson de nedeklaritaj laboristinoj por kaŝentreprenoj. La evento naskis la unuan sindikaton de virinoj nomitan « Sindikato de la 19a de septembro ». Organizaĵo hodiaŭ mortiĝanta, same kiel aliaj teksaĵ-sindikatoj. La viktimoj, kiuj postvivadis neniam ricevis ian ajn monkompenson post la akcidento.

Meksiko : la « maquiladoras », simboloj de la laborista ekspluatado

« Tri jardekojn poste, en sektoro malfortigita pro la konkurenco de la aziaj landoj, kaj kiu enkalkulas apenaŭ 300.000 oficialajn laborpostenojn, prezentas la saman panoramon kiel en tiuj teruraj tagoj », konstatas Sin Embargo. « La kudristinoj, kiuj travivis la katastrofon, diras ke la situacio eĉ pli malboniĝis ». Dum la deklaritaj laborejoj iom post iom reduktiĝas, la virinoj estas devigataj kaŝlabori, laŭtaske, sen estonteco kaj sen sociala protektado. Tiuj, kiuj plu havas laboron, frontas malhonestajn dungantojn. Du jarojn antaŭe, striko altiris la atenton pri maquila (meksika kudrejo) kiu fabrikis ĉemizojn por la marko "Paco Rabanne". Neniu el ili estis deklaritaj, ĉiuj estis maldungitaj sen unu groŝo.

La kondiĉoj de tiuj virinoj priskribas la sociajn frakturojn de la lando. La kudristinetoj estas, hodiaŭ kiel hieraŭ, « migrantaj virinoj en sia propra lando (venintaj de la kamparo), fraŭlinaj patrinoj, kaj nesufiĉe edukitaj », eksplikas Sin Embargo. « Ili ĉiuj fariĝas domlaboristinoj aŭ kudristinoj, kaj vivtenas sin kun 2800 pesoj ( 148 eŭroj) monate

http://www.courrierinternational.com/article/mexique-les-maquiladoras-symboles-de-lexploitation-ouvriere

https://www.youtube.com/watch?v=kPWLBuOp8GA

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }