Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 septembre 2015 5 11 /09 /septembre /2015 09:19
Kirgizio : Labourstart kampanjo : Ĉesigu kontraŭsindikatismon, reenoficigu Zhanaydar Akhmetov

11/09/2015

La ĉina petrolkompanio Zhongda provas detruadi la lokan branĉon de organizaĵo aliĝinta al IndustriALL, "Unuiĝo de la Minoj kaj metalurgio en Kirgizio". Je la komenco, la entrepreno ignoris la sindikaton, kaj ĝi finfine alprenis kontraŭsindikatisman konduton. Fine de aŭgusto, la direkcio de la entrepreno maldungis la sindikatan respondeculon Zhanaydar Akhmetov, kontestis la registradon de la sindikato, kaj komencis telefoni al la familioj de la sindikatanoj, minacante maldungi ilin, se ili plu aliĝas al la sindikato. En decembro 2014, la laboristoj de Zhongda kreis sian sindikaton tute konforme al la nacia leĝaro. Ili deziris protekti siajn rajtojn, ĉar la societo ne establis laborkontraktojn, tro ofte uzante portempajn laborkontraktojn, rifuzante pagi la elspezojn kaj la kromajn avantaĝojn, sen provizi la materialojn de individuaj protektoj.

Subtenu nian agadon, helpu nin akiri reenoficigon de Zhanaydar Ahmetov, kaj ĉesigon de kontraŭsindikatismo en Zhongda.

Kirgizio : Labourstart kampanjo : Ĉesigu kontraŭsindikatismon, reenoficigu Zhanaydar Akhmetov

Retmesaĝo :

Kara S° Shi Jiang Guo,

Mi subtenas la postulojn de IndustriALL kaj "Unuiĝo de la Minoj kaj Metalurgio de Kirgizio", kaj petas de vi persone, ke vi tuj transdonu instrukciojn al via direkcia skipo, en la celo reenoficigi Zhanaydar Akhmetov en la entreprenon, ĉesigu ĉiajn malrespektojn de la sindikataj rajtoj, kaj observu la nacian kaj internacian laborleĝaron. Nepras ankaŭ, ke viaj kadroj agnosku la lokan sindikaton MMTUK kaj konsentu pri kolektivaj intertraktadoj.

Kirgizio : Labourstart kampanjo : Ĉesigu kontraŭsindikatismon, reenoficigu Zhanaydar Akhmetov

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la energia, mina kaj manufaktura sektoroj, kaj konsistigas novan forton de tutmonda solidareco en batalo por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }