Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 septembre 2015 2 01 /09 /septembre /2015 20:26
Foto: La rifbariero de Kataro estas minacata de la temperatura altiĝo de la maro © AFP
Foto: La rifbariero de Kataro estas minacata de la temperatura altiĝo de la maro © AFP

01/09/2015

La rifbariero de Kataro estas minacata de la temperatura altiĝo de la maro, kio jam kaŭzis la morton de preskaŭ 20 specioj da fiŝoj.

Laŭ esploristoj de la "Universitato de Kataro" kaj de la "ministerio pri Medio", la temperaturo de akvo superis ĉi-somere 36 celsiajn gradojn. Laŭ ili, la vivo de la maraj specioj estas minacataj kiam la temperaturo superas 34°C.

Eĉ se tiu fenomeno ripetiĝas ĉiun trian aŭ kvaran jaron, ili fakte timas la longdaŭran efikon sur la rifbariero de koralo, ĉeestanta en pluraj lokoj ĉirkaŭ la duoninsulo Kataro, inkluzive de la insulo Halulo, nord-oriente de la ĉefurbo Doho.

Kataro : la rifbariero minacata de la temperaturo de akvo

« 18 specioj » da fiŝoj mortintaj

« Mi vere estas maltrankvila por la korala rifbariero », deklaris Ibrahim al-Maslamani, doktoro pri marbiologio ĉe la Universitato de Kataro.

« Ni ne ankoraŭ scias, ĉu ĝi povas difektiĝi pro tia temperaturo. Sed 36 celsiaj gradoj vere estas troaj, tia naturmedio estas tre sentema je la altaj temperaturoj », li aldonis. « Se tiu ekosistemo estus tuŝata, tio estus vera katastrofo ».

Laŭ S° Maslamani, la esploro plenumita pasintsemajne, malkaŝis ke pli ol « 18 specioj » da fiŝoj mortis pro la alta temperaturo kaj la malalta nivelo de oksigeno en la akvo, inter kiuj fiŝoj surloke nomitaj Safio kaj Jeŝo.

http://www.antibes.maville.com/actu/actudet_-qatar-la-barriere-de-corail-menacee-par-les-temperatures-de-l-eau_fil-2821987_actu.Htm

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }