
06/09/2015
Ĉirkaŭ 500 aktivuloj kolektiĝis sabaton en Montrealo, por denunci la «komplicecon» de la registaro Harper en la morto de la knabeto Alan Kurdi, siria infano, kies senviva korpo estis trovita sur turka plaĝo.
La evento, organizita de «Cité sans frontières» (Senlimaj urboj), okazis ekde la 14a horo sur la placo Norman-Bethune. Unu post la alia, la manifestaciantoj estis petitaj esprimi sian opinion pri la multnombraj rifuĝintoj en la mondo. La neagado de la konservativa registaro pri tiu temo estis plurfoje menciita.
«Ni devas lerni el la morto de la knabeto Alan. Ni daŭrigu premi sur Kanadon, ke siaflanke, ĝi premu sur aliajn landojn», asertis Huseyin Akyol, advokato kaj defendanto de tiu lukto.
Laŭ Jaggi Singh, aktivulo de «Cité sans frontières», konata de siaj samranguloj, estas pli malfacile eniri en Kanadon de post la lastaj jaroj.
Impona burokratio, manko de personaro kaj nealirebleco al sanflegado pruvas, laŭ S° Singh, ke la registaro provas redukti la nombron da rifuĝintoj, kiuj eniras la landon.
«Se ni kapablas sendi aviadilojn por bombardi personojn en Sirio, ni kapablas sendi aviadilojn por helpi la homojn veni ĉi tien kaj instaliĝi ĉi tie», diris S° Singh.

Pacisma Kanado
Laŭ plejparte el la renkontitaj aktivuloj, Kanado ĉiam estis pacisma lando, malferma kaj akceptema. Estas do esence laŭ ili, ke la federala registaro akceptu kiel eble plej multnombrajn rifuĝintojn, se ne la konsekvencoj povus fariĝi neinverseblaj.
«Mi petas de Kanado, ke ĝi decidiĝu, diris Suhel Alsalman, manifestacianto je siria origino. Kanado estas akceptema lando por rifuĝintoj. La rifuĝintoj estas homoj, kiuj deziras vivi, sed kiuj ĉie mortas. »
Dum somere, la balota kampanjo penis altiri atenton de la publiko, Jaggi Singh konsideras, ke ĉiuj federalaj partioj profitas, kaj ekspluatas la sorton de la knabeto Alan, en la celo krei politikan entuziasmon.
«De dek jaroj, oni parolas pri tio, sed tiuj diroj estas pribalotaj kalkuloj», indikis la aktivulo. Laŭ li, temas pri demando de solidareco, humaneco kaj eĉ kelkfoje, de vivo aŭ morto.
http://tvanouvelles.ca/lcn/infos/regional/montreal/archives/2015/09/20150905-202040.html
Montrealo : https://www.youtube.com/watch?v=JIntakwnsDc
Vankuvero : https://www.youtube.com/watch?v=vC1Qd0V8-eA