Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2015 4 10 /09 /septembre /2015 11:51

10/09/2015

En Kamboĝo, la tribunalo taskita pri juĝo de la eks-estroj ruĝaj kmeroj, ekzamenas por la unua fojo la demandon pri genocido. La termino estas kutime uzata de la Kamboĝanoj por kvalifi la politikon, kiu kondukis al la morto de du milionoj da personoj inter 1975 kaj 1979. Ĝi tamen estas debatita ĉe historiistoj kaj juristoj. Ĉe la tribunalo, la genocida krimo estos esplorita en la kazo de la Ĉam-homoj, islama malplimulto, kaj en la kazo de la Vjetnamoj. La celo de tiuj monatoj da aŭdiencoj estos do determini, ĉu la Ĉam-homoj estis aparte persekutitaj de la revoluciuloj ruĝaj kmeroj.

Inter la akuzitoj, Khieu Samphan, eks-Ŝtatĉefo, kaj Nuon Chea, eks-konsilisto de Pol Pot. Jam porĉiame kondamnitaj pro krimo kontraŭ homaro, ili atendas la rezulton de sia apelacio kaj plu silentas en tiu nova fazo de sia proceso.

Laŭ la 250 Ĉam-homoj, kiuj ĉeestas la ĉi-tagan aŭdiencon pri la genocido, evidentas ke ili estis persekutitaj de la ruĝaj kmeroj. Ili primemoras la koranojn konfiskitajn, bruligitajn, la devigon manĝi porkviandon, la malpermeson paroli en sia lingvo. So Slama estis tiam 23-jaraĝa: «Ni, islamanoj, estis subpremitaj. Ili malpermesis nin preĝi, respekti niajn religiajn tradiciojn, surhavi vualon… Ili detranĉis al ni la harojn. Ili utiligis nin laŭ sia volo. Se ni protestis, ili ekzekutis nin».

La advokatoj pri defendo batalas por demonstri, ke politiko celanta la Ĉam-homojn, kaj plano decidita je la plej alta nivelo de la Ŝtato ne ekzistis. Said Sary, kiu plorĝeme elvokas la 17 personojn mortigitajn en lia familio, ne samkonsideras la aferon. Laŭ li, la krimo suferita de la Ĉama malplimulto estas same kiel la krimo plenumita kontraŭ la tuta kamboĝa popolo. «En totalisma reĝimo, la tuta popolo suferas, ne la estroj. Ili dolorigas sian propran landon. Mi estas Kamboĝano eĉ se mia religio estas islamo. Kelkaj estas budaanoj, aliaj kristanoj, aliaj islamanoj, ni ne faras diferencon. Se ni parolas pri nacio, ni vivas en Kamboĝo, ni dividas kamboĝan identecon. »

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20150909-cambodge-genocide-chams-1ere-fois-proces-khmers-rouges-minorite-musulmane

https://www.youtube.com/watch?v=tYT5OjFJEt0

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }