Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 septembre 2015 6 19 /09 /septembre /2015 11:43
Japanio : la leĝoj pri defendo estas alprenitaj de la Parlamento

19/09/2015

La japana parlamento aprobis en la unuaj horoj de sabato, la leĝojn pri defendo kiuj, por la unua fojo de post la Dua mondmilito, ebligus sendi soldatojn al fremda lando.

Post tumultaj debatoj, la senatanoj voĉdonis tiujn tekstojn en plena sesio, atribuantaj novan interpretadon al la pacema landa Konstitucio, dum homamaso manifestaciis antaŭ la Parlamento.

Sabaton, ĉirkaŭ la 2a surloka horo, la prezidento de la Senato, Masaaki Yamazaki, anoncis alprenon de la leĝo per 148 voĉoj por kaj 90 kontraŭ.

La manifestaciantoj zorgmiene sekvis la eventojn sur iliaj telefonoj kaj komputiloj. Ĉe la momento de la anonco de la balota rezulto, la krioj ekŝprucis : « Abe demisio ! », « kontraŭkonstitucia ! » « Ni protektu la Konstitucion ! », « Forlasu tiujn militajn leĝojn ! ».

Ĉio disvolviĝis en afabla etoso kaj el organizita maniero, homoj paŝantaj en la homamaso, distribuante glasojn da akvo. Al la japanlingvaj sloganoj aldoniĝis afiŝtabuloj en la angla : « Abe's war, we say no » (Tio estas la milito de Abe : ni diras ne), « Spread peace not war » (disvastigu pacon, ne militon).

Japanio : la leĝoj pri defendo estas alprenitaj de la Parlamento

Por tiuj, kiuj opozicias, tiuj tekstoj, supozitaj ebligi Japanion interveni por defendi aliancanon, kontraŭdiras la rezignon al milito, enskribita en la artikolon 9 de la Fundamenta ĉarto, trudita en 1947 de Usono.

Laŭ ties opoziciuloj, tiu nova interpretado de la Konstitucio, povus eksendi la landon al foraj landoj, por militi flanke de Usono.

Sed la dekstra Ĉefministro, Ŝinzo Abe, asertas ke leĝa evoluo estas necesa fronte al la kreskantaj minacoj venantaj de Ĉinio kaj Nord-Koreio. S° Abe opinias, ke temas pri normaligo de la milita situacio de Japanio, limigita de post la fino de la milito, al memdefendo kaj misioj de humanitara aŭ logistika helpo.

« Tio estas necesa leĝaro por protekti la vivon de homoj, kaj ilian pacan ekziston, en la celo eviti militon », deklaris S° Abe al gazetaro.

« Ni volas daŭrigi nian pacan diplomation, alprenante ĉiujn necesajn aranĝojn » prepare al konflikto, eksplikis S° Abe.

Tiujn pasintajn semajnojn, dekoj da miloj da personoj surstratiĝis dum ĉiutagaj manifestacioj, en mobilizado senprecedenca en la arkipelago.

http://www.lepoint.fr/monde/le-japon-adopte-des-lois-de-defense-controversees-18-09-2015-1966106_24.php

https://www.youtube.com/watch?v=BQPLHyEMXWA

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }