05/09/2015
La ekologiista organizaĵo Greenpeace admonis la japanan registaron prokrasti la finon de evakuado, kiu ebligus revenon de loĝantoj ĉirkaŭ Fukuŝimo, specife en Litato, komunumo evakuita, kie la loĝantaro estis tre submetita al radioaktiveco.
« La registaro de Ŝinzo Abe estas decidita nomaligi la efikojn de la nuklea katastrofo, kreante miton, laŭ kio la vivo de la homoj povas esti restaŭrita nur kelkajn jarojn post la vastega radioaktiva infektado, kaŭzita de la nuklea akcidento de la 11a de marto 2011 », skribas Greenpeace en raporto.
Sed, baziĝante sur lokaj mezuroj, la ekologia grupo asertas, ke la evakuita areo ne ankoraŭ estas loĝebla el sanitara vidpunkto.
« La registaro Abe decidis nuligi plej malfrue en marto 2017, la restriktojn pri loĝebleco ĉirkaŭ Fukuŝimo. Tio implicas malinfektajn strebojn, kiuj estas tre nesufiĉaj kaj senefikaj. Hodiaŭ, la radioaktivaj niveloj estas tro altaj por ebligi revenon de loĝantoj », insistas la ekologia grupo.
Dum la evakuitaj areoj de la urbetoj Tamuro kaj Kavaĉo estas jam dekretitaj kiel loĝeblaj, antaŭ Naraho, kiu estos tia en septembro, Greenpeace insistas pri la simbola kazo de la regiono de Itato, je distanco de 28 ĝis 47 kilometroj nord-oriente de la centralo.
Tiu komunumo je 6000 loĝantoj ne estis tuj evakuita post la katastrofo de la 11a de marto 2011, sed post pli ol monato, kiam la aŭtoritatoj agnoskis ke la ĉirkaŭaĵoj estis samnivele, eĉ pli infektitaj ol la lokoj pli proksimaj de la komplekso Fukuŝimo Dajiĉi.
« Estas klare, ke la radioaktivaj niveloj en Itato restas tro altaj por sekureca reveno de ties loĝantoj. Tio estis konfirmita de nia lasta enketo pri radioaktiva infektado de tiu areo je 200 kvadrataj kilometroj », skribas Greenpeace.
« Eĉ se areoj ĉirkaŭ loĝejoj estas malinfektitaj, ili riskas novan infektadon pro migrado de radioaktiveco devenante de arbaroj kaj montoj, kiuj ne estis purigitaj » eksplikis nuklea spertulo de Greenpeace, Jan Vande Putte, vojaĝinte en Litato.
« La rezultoj de la analizo de specimenoj prenitaj surloke, malkaŝis altajn radioaktivajn nivelojn ». Greenpeace opinias, ke « reveno estas neebla el vidpunkto de publika sano kaj sekureco »