Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2015 6 12 /09 /septembre /2015 13:38
Irano : S-ino Narges Mohammadi arbitre malliberigita de la 5a de majo 2015

12/09/2015

S-ino Narges Mohammadi estas la porparolanto kaj vic-prezidentino de Defenders of Human Rights Centre (DHRC), organizaĵo membro de FIDH. Ŝi estas ankaŭ membro de la kampanjo Step by Step to Stop the Death Penalty (LEGAAM) kaj Women’s Citizenry Association.

Ŝi frumatene estis arestita la 5an de majo 2015, pretekste por kompletigi punon de malliberejo, kiun ŝi komencis la 21an de aprilo 2012. Ŝi jam estis kondamnita en februaro 2012 je ses jaroj da malliberejo pro arbitraj « krimoj », kiel « kolektiĝo kaj koluzio kontraŭ nacia sekureco », kaj ŝia partopreno al DHCR. Liberigita kontraŭ kaŭcio la 31an de julio 2012 pro medicinaj kaŭzoj, ŝi spertis konstantan persekuton, inkluzive juran, kaj suferis multajn pridemandadojn, kunvokojn, kaj procesojn. Pro ŝia renkontiĝo la 8an de marto, kun la tiama Alta Reprezentanto de Eŭropa Unio por Fremdaj aferoj kaj Sekureco, S-ino Catherine Ashton, ŝi suferis multajn pridemandojn kaj oficialan malpermeson vojaĝi.

Irano : S-ino Narges Mohammadi arbitre malliberigita de la 5a de majo 2015

Poste, la 1an de junio 2014, Mohammadi estis akuzata pri « ĝenado al publika opinio », « kolektiĝo kaj koluzio kontraŭ nacia sekureco » pro sia partopreno al diversaj aktivaĵoj. Fakte, dum kunvenoj, partoprenantoj kritikis la « Civitanan Ĉarton » de la registaro, kaj parolis pri la « Internacia tago de virinaj rajtoj » kaj la « tago de pura aero ».

Nun, ŝi plu estas en malliberejo, laŭdire por kompletigi sian punon je 6 jaroj de 2012, kaj fronti kromajn akuzojn, el kiuj « kolektiĝon kaj kolizion kontraŭ nacia sekureco », pro kio ŝi sendube alfrontos novan proceson.

Ju pli ni diskonigas la aferon, des pli rapide ŝi eliros.

http://freedom-defenders.org/#defenders

https://www.youtube.com/watch?v=G0YY4Tr8J9s

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }