Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2015 6 26 /09 /septembre /2015 13:15
Irano : kreskanta represio kontraŭ la laboristaj rajtoj, post suspektita morto en malliberejo de la sindikata gvidanto Ŝahrokh Zamani

26/09/2015

La 15an de septembro, Ali Nejati, emerita eks-prezidanto de la sindikato de la laboristoj en la entrepreno Haft Tapeh Sugar Company, estis arestita en sia hejmo. Tagon poste, Mahmoud Salehi, fondinta membro de la sindikato de panistoj en la urbo Sakezo (provinco de Kurdio), arestita la 28an de aprilo, estis kondamnita je naŭ jaroj da malliberejo.

Tiuj eventoj okazas post la tragedia morto en malliberejo, la 13an de septembro, de Ŝahrokh Zamani, sindikata gvidanto de la farbistoj en Teherano. Li estis kondamnita je 11 jaroj da malliberejo pro « propaganda disvastiĝo » kaj « minaco kontraŭ la nacia sekureco » post lia arestado en 2011. Estis rifuzate al li ricevi vizitojn, telefonalvokojn aŭ medikamentojn kaj li estis submetita al ekscesoj fizikaj kaj psikologiaj dum lia enkarcerigo.

La sindikato de instruistoj suferis pri atakoj aparte viglaj fare de la aŭtoritatoj dum la pasintaj monatoj, post silentaj manifestacioj al kiuj pli ol 2000 instruistoj partoprenis en marto. La instruistoj spertis arestadojn kaj amasan malliberigon, kaj pluraj sindikataj gvidantoj estis malliberigitaj.

Irano : kreskanta represio kontraŭ la laboristaj rajtoj, post suspektita morto en malliberejo de la sindikata gvidanto Ŝahrokh Zamani

Sharan Burrow, ĝenerala sekretario de la sindikato "CSI" (Internacia sindikata Konfederacio), deklaris : « Irano invokas supozatajn leĝojn pri « nacia sekureco » por pravigi eskaladon de represio kontraŭ sindikataj aktivaĵoj, kaj por senigi la viktimojn de la represio, je taŭga jura defendado. Tio havas terurajn konsekvencojn por la enkarcerigitaj personoj kaj ties familioj, kaj estas malutila ankaŭ al la iranaj socio kaj ekonomio. »

http://www.ituc-csi.org/iran-escalade-des-attaques-contre?lang=en

https://www.youtube.com/watch?v=r31cZ71BmJw

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }