Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 septembre 2015 1 07 /09 /septembre /2015 20:30
"For!!! la malaltajn salajrojn"
"For!!! la malaltajn salajrojn"

07/09/2015

Ĉirkaŭ 35.000 laboristoj surstratiĝis en Ĝakarto la 1an de septembro por postuli novan minimuman salajron en 2016, kaj plibonigon de la laborleĝaro. La ĉefaj indoneziaj sindikataj centraloj KSPI, KSPSI kaj KSBSI, petas de la registaro, ke ĝi faru pliajn strebojn por protekti la interesojn de la loĝantaro.

Indonezio spertas periodon de malakcelo de la ekonomia kreskado, kun perdo de ĉirkaŭ 26.000 laborpostenoj dum tiu jaro. Ĉar granda parto el la indonezia loĝantaro vivas ĵus super la malriĉeca sojlo, la sindikatoj petas de la centra registaro, ke ĝi garantiu laborpostenojn, kaj la fundamentajn rajtojn de la laboristoj.

La 1an de septembro, miloj da laboristoj manifestaciis en Ĝakarto kaj 22 aliaj provincoj de la lando. Ili postulis altigon je 22% el la minimuma salajro en 2016 por akiri pli bonan aĉetpovon, kaj pli malaltajn prezojn por la bazaj varoj kiel bruliĝaĵoj.

Indonezio : miloj da laboristoj manifestacias por novaj salajroj

Krome, la sindikatoj postulas, ke la personoj portempe dungitaj, akiru konstantajn kontraktojn, interalie en la publikaj entreprenoj, kaj malfondon de la industria tribunalo. Nun, la industria tribunalo postulas multe tro da tempo kaj mono por esti fidinda solvo por la laborkonfliktoj.

Jyrki Raina, ĝenerala sekretario de "IndustriALL Global Union", diris ke la laboristoj kaj sindikatoj ludas decidigan rolon en la laborrilatoj en Indonezio :

« 35.000 manifestaciantoj en Ĝakarto montras la enorman forton, kaj la gravan voĉon de la sindikata movado. IndustriAL plene subtenas ilian lukton kaj petas de la indonezia registaro, ke ĝi komencu intertraktadojn.»

http://www.industriall-union.org/fr/des-milliers-de-travailleurs-manifestent-pour-de-nouveaux-salaires-en-indonesie

https://www.youtube.com/watch?v=yWF0imc3h0A

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }