Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 septembre 2015 2 22 /09 /septembre /2015 12:55
Hungario : la armeo rajtas pafi kontraŭ migrantoj en kelkaj cirkonstancoj

22/09/2015

La 21an de septembro, la hungara parlamento alprenis novan leĝaron plifortigantan la polican kaj armean potencon kontraŭ migrantoj, permesante interalie pafon en kelkaj cirkonstancoj.

Prezentita de la administracio de la populisma ĉefministro Viktor Orban, la nova leĝo, kiu bezonis plimulton de du trionoj, estis alprenita per 151 poraj voĉoj, 12 kontraŭaj kaj 27 sindetenoj. La teksto validigas la eblecon deplojadi amase militistojn ĉe la landlimoj, kaj permesas en kelkaj kondiĉoj al la armeo kaj polico pafi kontraŭ migrantoj, kondiĉe ke la pafoj ne estu « mortigaj ».

La armeo ankaŭ rajtas plenumi identecan kontrolon, kaj provizoran arestadon de migrantoj. La aranĝo, kiu kompletigas kontraŭ-migrantan leĝaron validigitan la 15an de septembro, ebligas interalie al la polico traserĉadi privatan hejmon, kie migrantoj povus troviĝi.

Hungario : la armeo rajtas pafi kontraŭ migrantoj en kelkaj cirkonstancoj

Tiuj disponoj aplikiĝas en la areoj deklaritaj kiel en « kriza stato kaŭzita de amasa enmigrado », porokaza aranĝo, efektivigita en ses limaj departementoj kun Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.

Hungario spertis trairon de 225.000 migrantoj de post la jarkomenco, kiuj plimulte daŭrigis sian vojon al Eŭropa okcidento.

http://www.lenouvelliste.ch/fr/monde/crise-des-migrants-la-hongrie-autorise-son-armee-a-tirer-sur-les-refugies-481-1517735

https://www.youtube.com/watch?v=ro0DZKbt4So

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }