14/09/2015
Preskaŭ 10.000 personoj defiladis hieraŭ sur la stratoj de Budapeŝto por protesti kontraŭ la migradpolitiko de la hungara registaro. Ili postulas demision de la Ĉefministro, Viktor Orbán. Laŭ ili, la registara ĉefo provas allogi la ekstremdekstran voĉdonantaron, kaj forgesigi la koruptajn skandalojn, kiuj makulas lian partion.
« Mia konscienco malpermesis al mi restadi hejme, eksplikas juna manifestaciantino. Tio estas mia kontribuo, minimumo farebla por ĉesigi ĉion ĉi. »
« Mi estas fremdulo vivanta en Hungario de antaŭ 7 jaroj, aldonas Brito. Mi estas laŭleĝa migranto, ĉar mi havis bonŝancon. Mi manifestacias por esprimi mian solidarecon kun tiuj kompatindaj rifuĝintoj, kiuj estas traktataj je nehumana maniero de la registaro. »
« La manifestaciantoj sendis klaran mesaĝon al Eŭropo kaj al la mondo. Ili ne volas, ke oni konfuzu la hungaran popolon kun la hungara registaro. Ili diras, ke la politiko de Viktor Orbán estas kontraŭa al la eŭropaj valoroj kaj al la naciaj interesoj de Hungario », konkludas nia korespondanto en Budapeŝto, Gergely Bártfai.