Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 septembre 2015 4 17 /09 /septembre /2015 09:08
Hungario : 367 rifuĝintoj perforte arestitaj pro kontraŭleĝa transiro de la landlimo

17/09/2015

La hungara polico asertas, ke ĝi denove regas la situacion ĉe la landlimo kun Serbio, tagon post alfrontiĝoj kun azilpetantoj. La 367 migrantoj, kiuj sukcesis transiri la barilon estis arestitaj kaj riskas ĝis 5 jaroj da malliberejo. Tio estas netolerebla laŭ Montserrat Feixas Vihé, el la agentejo de UN pri rifuĝintoj.

« Mi estas profunde afliktita vidi tiujn homojn vunditajn, vidi infanojn plori ĉar ili estas apartigitaj de siaj gepatroj. Tio estas vere konsterna vidi tian gradon da perforto, kiun ni povintus eviti. »

La hungara polico uzadis plorigajn gasojn, akvokanonojn kaj aliajn kontestitajn rimedojn por forpeli la rifuĝintojn.

Fronte al tiu perforto, la migrantoj estas pli kaj pli multnombraj, kiuj elektas alian vojon en la celo eniri Eŭropan Union. 1300 personoj alvenis hieraŭ en Kroation, kaj pli precize en la urbo Tovarnik. Zagrebo konsentis lasi la rifuĝintojn iri tien, kien ili deziras, ĉefe Germanion kaj Skandinavion, sed rifuzas akcepti ilin en sia teritorio. Nur kelkaj el ili povos peti azilon rekte de la kroataj aŭtoritatoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }