Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 septembre 2015 5 18 /09 /septembre /2015 13:55
Grekio : Ora tagiĝo prirespondecas sian « politikan » kulpon en la murdo de Pavlos Fyssas, la 18an de septembro 2013

18/09/2015

La ĉefo de Ora Tagiĝo, Nikos Michaloliakos deklaris ĵaŭdon, ke la novnazia partio konsentas pri sia politika respondeco en la murdo de la repisto Pavlos Fyssas, fare de unu el siaj membroj en septembro 2013.

« Koncerne la politikan respondecon, ni akceptas ĝin, sed ni ne agnoskas punan respondecon », deklaris Michaloliakos dum intervjuo kun Nikos Chatzinikolaou de Real FM, ĵaŭdon.

« Kiel eblas ke tuta partio estu akuzita, ĉar unu el siaj membroj plenumis kondamnindan agon?», li aldonis.

La 18an de septembro 2013, Pavlos Fyssas estis ĝismorte ponardita en Pireo, ĉirkaŭurbo de Keratsini, fare de Giorgos Roupakias, membro de Ora tagiĝo.

18/09/2013 : http://neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-repisto-killah-p-murdita-de-novnazioj

La evento estigis grandskalan esploradon pri la supozitaj krimoj de la ekstremdekstra partio. La enketo kondukis al arestado de 78 suspektitoj, inter kiuj Michaloliakos, kaj ties helpanto en la partio, Christos Pappas pro akuzoj pri krimoj.

Ilia proceso ekis komence de la jaro, sed estis interrompita. Ĝi ŝajne rekomenciĝos la 29an de septembro.

http://www.ekathimerini.com/201623/article/ekathimerini/news/golden-dawn-chief-accepts-partys-political-responsibility-in-fyssas-murder

https://www.youtube.com/watch?v=MlvB-y_QHBA

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }