Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 septembre 2015 6 05 /09 /septembre /2015 19:56
Grekio : Daŭrigi la agadon de Papa-Stratis favore al la rifuĝintoj

05/09/2015

Papa-Stratis, la pastro kiu helpis la rifuĝintojn, forlasis nin ĉi-semajne. Hodiaŭ, pli ol iam ajn, necesas daŭrigi lian lukton.

Papa-Stratis, la ortodoksa pastro konata pro sia senlaca agado favore la rifuĝintoj sur insulo Lesbo, mortis. La malĝoja novaĵo eksciiĝis merkredon post-tagmeze, dum la dramo kiu motivis lian aktivecon alprenis tute novan amplekson : la insulo enkalkulis 15.000 rifuĝintojn, por 85.000 konstantaj loĝantoj, instigante la urbestron de Lesbo peti starigon de urĝa stato. Laŭ la ciferoj de UNHCR, 90.000 azilpetantoj jam transiris Mitilenon en 2015.

La aktivuloj, kiuj trapasis Lesbon tiujn lastajn semajnojn povas atesti pri tio : la insulo, forlasita de la grekaj kaj eŭropaj aŭtoritatoj, fariĝis giganta kampejo de rifuĝintoj, kies vivteno estas certigita de la nura agado de retoj da aktivuloj kaj volontuloj, el kiuj Papa-Stratis estis piliero.

Naskiĝinta en Lesbo, filo de rifuĝintoj devenintaj de Anatolio, kiel multaj loĝantoj de la insulo, Efstratios Dimu, pli konata sub la nomo de Papa-Stratis, estis la pastro de la paroĥo de Kallono, okcidente de la insulo. Se lia misio karakteriĝis ekde la komenco per karitata agado, nur dum la jaroj 2000 li komencis sian agadon favore al rifuĝintoj, dum pliintensiĝis alfluo el la turkaj marbordoj, situantaj tute proksimaj de la insulo. Nokte, li iris sur la plaĝoj, kie alvenas la rifuĝintoj, kunportante akvon kaj nutraĵon – unua helpo. Pro la multobliĝo de ŝipiradoj, tre viglaj retoj de solidareco stariĝis sur la insulo, kaj Papa-Stratis estis de ili, unu el la antaŭuloj.

Grekio : Daŭrigi la agadon de Papa-Stratis favore al la rifuĝintoj

Li kreas la NRO-n « Angalia » en 2009, por kunordigi kolekton kaj disdonon de nutraĵoj kaj materialo, dum reto da volontuloj stariĝas. Angalia kreas akceptan centron en Kallono – kiu gastigas kelkfoje ĝis 500 rifuĝintoj, organizas kolekton de vestaĵoj, nutraĵoj kaj medikamentoj, lanĉas alvokon al donacoj, kaj sendas pakaĵon al aliaj « malfacilaj lokoj » ĉe la vojo de la rifuĝintoj : Patraso, Ateno, vilaĝoj de Evroso (ĉe la landlimo greka-turka).

Dimanĉe, dum liaj predikoj, li petas de la fideluloj, ke ili donacu kion ili povas, kaj partoprenu la bonfarajn agadojn, preter la politikaj opinioj. Li stokas la pakaĵojn da helpo kaj nutraĵoj en la paroĥa preĝejo. Pro la efikoj de la unuaj rigorecaj aranĝoj, Angalia helpas ankaŭ kreskantan nombron da grekoj tuŝataj de la krizo. Sur fono de altiĝo de faŝismo kaj ksenofobio, li konstante preferas dialogon kun siaj interparolantoj, kontraŭas rasismon kaj la novnazian partion Ora Tagiĝo, kaj privilegias parolojn da ekumenismo kaj toleremo.

Daŭrigota…

http://www.okeanews.fr/20150905-poursuivre-laction-de-papa-stratis-en-faveur-des-refugies

https://www.youtube.com/watch?v=SaKoHS21Ya4

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }