Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2015 3 16 /09 /septembre /2015 13:33
Germanio : kontraŭnovnazia himno de 1993 ĉekape de la germana ŝlagro-klasado

16/09/2015

Tiu kanzono estis skribita antaŭ 25 jaroj, sed ĝi estas pli populara ol iam ajn. Schrei nach Liebe, de la punkgrupo Die Ärzte, atingis la unuan rangon de la ŝlagro-klasado de la germanaj Unuopaĵoj post agado kontraŭ rasismo.

« Vi vere estas stulta kiel ŝtipo. […] Ni devas ĉion ekspliki al vi, ĉar vi nenion scias. Via perforto estas nur silenta krio por amo. Vi neniam lernis esprimiĝi. Viaj gepatroj neniam havis tempon por vi… Etkapulo! »

Jen la paroloj de la famkanzono « Krio de amo » (Schrei nach Liebe) kiun la germana grupo Die Ärzte aperigis en 1993 por moki tiujn, kiuj kredas ke radikaligo de novnazio estas nur manko de edukado. De la 11a de septembro 2015, tiu kanzono atingis la kapon de la ŝlagro-klasado koncerne elŝutadon de unuopaĵoj en Germanio.

Agado « Etkapulo »

Origine de tiu surpriza sukceso, instruisto pri muziko de malgranda urbo en Malsupra Saksio kaj ties agado : « Etkapulo ». Maltrankvila pro reveno de novnaziaj perfortoj okazintaj post la amasa alveno de rifuĝintoj en Germanio, la viro instigis en sia retpaĝo kreita por la okazo, retan aĉeton, aŭ peton ĉe radiostacioj, ke la kanzono estu planita por aŭskultado.

Konsekvenco : « Grandioza reveno de la kontraŭnazia himno », titolas Der Stern.

Laŭ la retpaĝaro de la semajna ĵurnalo, « Schrei nach Liebe », tiu simbolo kontraŭ ksenofobio estas pli aktuala ol iam ajn. En 1993, Die Ärzte skribis ĝin por reagi kontraŭ la rasismaj perfortoj en la urboj Rostoko, Hojersverda, Mölln kaj Solingeno », nomoj kiuj vekas dolorigajn memoraĵojn pri rifuĝintaj dormejoj flamigitaj, incendiitaj de novnazioj komence de la 1990aj jaroj.

https://www.youtube.com/watch?t=1&v=6X9CEi8wkBc

La grupo aposteriore subtenis la agadon de la instruisto kaj anoncis, ke ĝi donacos la enspezojn al organizaĵo luktanta kontraŭ rasismo.

La agado vekis similajn iniciatojn eksterlande, notas Spiegel Online : en Unuiĝinta Reĝlando la kronikistino Caitlin Moran kaj ties edzo, Pete Paphides, mobilizis famulojn por reaperigi la kanzonon Help Is Coming de la rokgrupo Crowded House.

http://www.courrierinternational.com/article/refugies-un-hymne-antineonazi-de-1993-en-tete-du-hit-parade-allemand

https://www.youtube.com/watch?t=1&v=5gWLQhCSv2I

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }