/image%2F0553642%2F20150913%2Fob_ede990_francio.jpg)
13/09/2015
Du semajnojn post la evakuado de Romaa kampejo en La Courneuve apud Parizo, Francio estis menciita pasintan vendredon de la Alta-Komisaro pri Homaj rajtoj en Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi denuncas « punan kaj detruan politikon » kontraŭ Romaoj.
Fine de aŭgusto, la "Samaritain", unu el la plej maljunaj ladurboj de Francio, estis evakuita. Interveno de la episkopo, ĉeesto de lernejigaj infanoj, kaj mobilizado de asocioj nenion malhelpis. La elpelado de tiu kampejo datiĝanta de 2008 estigis multajn protestojn. La kritikoj atingis la oficejon de la "Alta-Komisaro pri Homaj rajtoj en UN".
En komunikaĵo publikigita vendredon, la Alta-komisaro pri Homaj rajtoj, riproĉas Francion, punan kaj detruan politikon kontraŭ Romaoj, kiam ili estas evakuitaj el iliaj kampejoj.
La respondeculo de tiu agentejo de UN elvokas ripetitan situacion priskribante « nacian politikon sisteman, kondukitan de 2012 ».
/image%2F0553642%2F20150913%2Fob_8e26b7_francio1.png)
Disvolvi politikon « vere inkludan »
Post la konstatoj, Zeid Ra’ad Al Hussein, ĉekape de la Alta-komisaro dediĉita al humanitaraj rajtoj, petas de Francio, ke ĝi ŝanĝu siajn praktikojn kaj plibonigu sian proceduron. Ĝi postulas reloĝadon okaze de elpelado. Tiu peto okazas, li diris, post alvokoj jam lanĉitaj de la Konvencio por eliminado de ĉiaj rasaj diskriminacioj, kaj la Komitato pri Homaj rajtoj. Pli ĝenerale, la Alta-Komisaro pri Homaj rajtoj en UN, petas de Francio, ke ĝi disvolvu aranĝojn de socianigo pere de politiko « vere inkluda ».
La porparolanto de la agentejo de UN, Cécile Pouilly, maltrankviliĝas ĉefe pro la humanaj konsekvencoj de la evakuado plenumita pasintan 27an de aŭgusto en La Courneuve.
« Ni vidas ke plejparte el la elpelitaj Romaoj, vivas sub tendoj, ke la infanoj havas malfacilaĵojn por frekventi lernejon. Ni eĉ ne scias, ĉu estontece ili plu povos atingi iliajn lernejojn ».
Siaflanke, "Internacia Amnestio" plurfoje denuncis la perfortojn kontraŭ la Romaoj. En ties raporto de aprilo 2014, la organizaĵo denuncis Francion pro « polica turmentado » kaj riproĉis la policistojn, ke ili ne sufiĉe protektas ilin.