Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2015 7 06 /09 /septembre /2015 20:40
Foto : Malfermu la landlimojn
Foto : Malfermu la landlimojn

06/09/2015

Pluraj miloj da manifestaciantoj (8500 laŭ la polico) kolektiĝis sabaton post-tagmeze place de la Respubliko en Parizo por amaskunveno, subtene al la rifuĝintoj, post civitana alvoko lanĉita en la sociaj retoj.

« Malfermu la landlimojn! », « Azilrajton por ĉiuj persekutitaj personoj » aŭ « Akcepto, por mi estas jes », eblis legi sur la afiŝtabuloj, tenitaj de la manifestaciantoj, ĉiaaĝe kaj kelkfoje venintaj kun familio.

La foto, kiu silentigas la mondon

Aliaj svingis la foton de la knabeto Aylan Kurdi, mortinta siriano trijara, trovita sur turka plaĝo, bildo kiu aperis ĉe frontpaĝo de multaj ĵurnaloj en la mondo, kaj kiu estigis grandan emocion. « Mi ne plu eltenas, ke la homoj timas », eksplikas partopreninto. « La socio estas konstanta kirlaĵo. Mi volas reprezenti tiujn, kiuj estas favore al akcepto. »

(…)

https://www.youtube.com/watch?v=pQ2jamBG8UY

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }