Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 septembre 2015 6 19 /09 /septembre /2015 20:08
Manifestacio en la centro de Helsinko - Heikki Saukkomaa/The Associated Press
Manifestacio en la centro de Helsinko - Heikki Saukkomaa/The Associated Press

19/09/2015

Vendredon, la publikaj transportoj kaj la havenoj de Finnlando paraliziĝis en la tuta lando, kiam la laboristoj ekstrikis por denunci la rigorecajn aranĝojn anoncitajn de la registaro, en la celo ĉesigi la ekonomian malakcelon, kiu daŭras de antaŭ tri jaroj.

Trajnoj kaj municipaj busoj estis senmovigitaj. La nacia flugkompanio Finnair nuligis dudek internajn flugojn, kaj la flughavenaj respondeculoj anoncis, ke malfruiĝoj estas antaŭviditaj.

Manifestacioj okazis en Helsinko kaj aliaj grandaj urboj de la lando, kio kaŭzis fermadon de kelkaj entreprenoj.

Ĉirkaŭ 30.000 personoj paceme kolektiĝis antaŭ la ĉefa stacidomo de la ĉefurbo.

La striko komenciĝis pro malsukceso de la intertraktadoj kun la registaro. Tri sindikatoj, kiuj laŭ ili reprezentas 2,2 milionojn da laboristoj – t.e preskaŭ duono el la 5,5 milionoj da loĝantoj de Finlando – denuncas interalie la malaltigojn truditajn al la kroma labortempo, kaj al la socialaj avantaĝoj.

Finnlando : striko paralizas la landon

La ĉefministro Juha Sipila deklaris vendredon, ke li konsentos pli da tempon al la sindikatoj , t.e ĝis la 30a de septembro, por prezenti al li novajn proponojn.

Finnlando elmontris en la dua jarkvarono, la plej malfortan ekonomian kreskon de la tuta eŭrozono.

http://journalmetro.com/monde/843103/la-finlande-est-paralysee-par-une-greve/

https://www.youtube.com/watch?t=135&v=5ZP20q382-E

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }