Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 septembre 2015 7 13 /09 /septembre /2015 18:47
Egiptio : Yara Sallam, arbitre malliberigita de la 21a de junio 2014

13/09/2015

Yara Sallam estas advokato kaj defendanto de la virinaj rajtoj. Ŝi estas esploristino pri transira justico ene de EIPR, organiza membro de FIDH en Egiptio. Antaŭ tio, Yara estis direktorino de la programo de la defendantoj de virinaj rajtoj, programo situanta en Nazra, kiu specialiĝas en la rajtoj de virinoj kaj jura asistino ĉe la "Afrika komisiono pri Homaj rajtoj kaj de la popoloj".

La afero Yara estas la unua kazo de kontraŭ-manifestacia proceso de post la elekto de la nova egipta prezidento Abdel-Fattah Al-Sisi. Yara ne estis arestita dum manifestacioj sed en apuda strateto. Ŝi estis celita kaj arestita pro sia laboro favore al la defendo de homaj rajtoj, kaj pridemandita pri la aktivaĵoj kaj mastrumado de EIPR.

Ŝia afero simbolas la represion okazantan kontraŭ defendantoj kaj organizaĵoj de defendo de homaj rajtoj. Tiu represio sin apogas sur la leĝo 107 de 2013 pri manifestacioj en publiko.

Egiptio : Yara Sallam, arbitre malliberigita de la 21a de junio 2014

Yara Sallam estas arbitre malliberigita de la 21a de junio 2014.

Akuzata pri « malobservado de la leĝo pri manifestacioj », « Sabotado de publikaj bienoj », « posedo de flamiĝemaj materialoj » kaj « partopreno al perforta manifestacio kun celo teruri la publikon » pro ŝia partopreno al paca marŝado la 28an de decembro 2014, Yara Sallam estis kondamnita je 2 jaroj da malliberejo post apelacio.

Ŝi ricevis la premion de North African Shield aljuĝita de la Pan-African Human Rights Defenders Network en 2013.

Ju pli ni diskonigas la aferon, des pli rapide ŝi eliros.

http://freedom-defenders.org/#defenders

https://www.youtube.com/watch?v=eetRnl3jKSw

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }