18/09/2015
Fadel Barro, kunordiganto de la movado « Y'en a marre » (sufiĉas!) en Senegalo, kies aktivuloj laboris kun tiuj, de Balai citoyen (Civitana balailo) dum la movado kiu kondukis al defalo de Blaise Compaoré, denuncas la puĉon en Burkino. Ĝi petas de la senegala prezidento, Macky Sall, ankaŭ nuna prezidento de la CDEAO, ke li estu firma fronte al la generalo Gilbert Diendéré.
La senegala movado « Y’en a marre » estis partnero de « Balai citoyen », en Burkino, ekde la unuaj momentoj de la kontestado, kiu kondukis al la defalo de Blaise Compaoré en oktobro 2014.
Kelkajn horojn post la anonco de la puĉo okazinta en Vagaduguo, ĉi-ĵaŭdon 17an de septembro, la kunordiganto de la movado « Y’en a marre » esprimis en Dakaro viglan « konsternon » kaj « koleron » fronte al la situacio. « Ni koleregas vidante kio okazas, kaj samtempe sentas frustiĝon ne esti surloke. Malĝojigas nin vidi la frakasitajn domojn de niaj fratoj, kiuj suferas tiun represion, kiu fakte similas venĝon », denuncas Fadel Barro, pridemandita de Guillaume Thibault, korespondanto de RFI en Dakaro. « Observante kio okazas, ŝajnas ke Blaise Compaoré plu ĉeestas, kaj uzas hodiaŭ sian forton kontraŭ la civitanaj kaj popolaj fortoj, kiuj tamen jam elektis. »
« Nuraj kondamnoj ne sufiĉas »
La kunordiganto de la movado « Y’en a marre » rekte alparolas la senegalan prezidenton, kiu estas ankaŭ nuna prezidento de la CEDEAO. « Macky Sall devas utiligi ĉiujn rimedojn je sia dispono. Ni scias de la CEDEAO estas tre malriĉa kaj havas malmulte da rimedoj, sed ili povas peti de la RPS, ke ĝi konformiĝu al racio », opinias Fadel Barro.
« La Ŝtatĉefoj devas esti pli firmaj. Simplaj kondamnoj kaj deklaroj de principoj ne sufiĉas. Ili devas kiel eble plej rapide agadi, ĉar la burkina popolo senutile elverŝas sian sangon. »
http://www.rfi.fr/afrique/20150917-burkina-faso-y-marre-demande-fermete-face-putschistes