Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 septembre 2015 6 12 /09 /septembre /2015 20:00
Britio : manifestacio en Londono, subtene al la rifuĝintoj

12/09/2015

Hamburgo, Madrido, Kopenhago... [Bristolo, Budapeŝto, Glasgovo, Helsinko, Manĉestro, Newcastle, Södertälje, Taranto, Vieno, Berlino, Bremeno, Bochum, Kolonjo, Hanovro, Karlsruhe, Kielo, Lepsiko, Monastero, Nurenbergo, Stutgarto...] multaj manifestaciantoj paŝadis sur la stratoj en Eŭropo, por esprimi sian subtenon al la azilpetantoj, kiuj deziras enriri Eŭropan Unuiĝon.

Centre de Londono, ili estis dekoj da miloj ekirante de Park Lane, preterpasante antaŭ la 10 Downing Street, la rezidejo de la Ĉefministro David Cameron.

« Ni estas ĉi tie por esprimi nian solidarecon kun la rifuĝintoj, ili deziras nur iom da humaneco en mondo kie ili perdis tiom da aferoj. Do ni elmontras nian subtenon, kaj esprimas al ili, ke ili estas bonvenaj en Britio », eksplikas manifestacianto.

Britio : manifestacio en Londono, subtene al la rifuĝintoj

« Nia registaro devus malfermi la landlimojn kaj lasi la rifuĝintojn. Tiuj homoj fuĝas bombojn, estas tempo respondeci, post jardekoj da kaoso, kiun ni kreis en Mezoriento », aldonas junulino.

Pli ol 430.000 migrantoj kaj rifuĝintoj trapasis Mediteraneon de post januaro, kaj preskaŭ 2748 mortis tie aŭ malaperis, laŭ la Internacia Agentejo por migradoj (OIM). Duono el tiuj, kiuj alvenis estas Sirianoj.

http://fr.euronews.com/2015/09/12/manifestation-de-soutien-aux-refugies-a-londres/

https://www.youtube.com/watch?v=rfasE4XxYmc

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }