Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 septembre 2015 3 09 /09 /septembre /2015 14:52
Azerbajĝano : Leyla Yunus kaj Arif Yunusov, arbitre malliberigitaj

09/09/2015

Leyla Yunus, 58-jaraĝa, de longe batalas favore al homaj rajtoj kaj rajtoj de la malplimultaj etnoj en sia lando. Kun sia edzo, ŝi laboras por reamikiĝo inter Azerbajĝano kaj Armenio, du landoj dividitaj pri la demando Montara Karabaĥo. Disidenta voĉo en aŭtokratisma lando, Leyla Yunus denuncas la polican koruptadon, publikigas liston de politikaj malliberuloj en Azerbajĝano kaj minacas aperigi la aferon ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj.

En julio 2014, la Azerbajĝaj aŭtoritatoj malliberigis Leyla Yunus surbaze de akuzoj pri « alta perfido », « grandskala fraŭdo », « falsado », « impostevito » kaj « kontraŭleĝa entrepreno ». Leyla Yunus estas arbitre malliberigita de la 30a de julio 2014. Ŝia edzo Arif Yunusov estas arbitre malliberigita de la 5a de aŭgusto 2014. Ambaŭ plu estas malliberigitaj en atendo de sia proceso.

De la komenco de sia malliberigo, Leyla Yunus kaj Arif Yunusov suferas pri gravaj sanproblemoj. Leyla Yunus maldikiĝis je 16 kilogramoj de post la komenco de sia malliberigo kaj suferas pri hepatomegalio. Ŝi ankaŭ suferas pri grava diabeto kaj estis senigita je nutraĵoj. Arif Yunusov kiu eniris malsanulejon pro apopleksio iom antaŭ sia arestado, suferas pri sangopremo.

Azerbajĝano : Leyla Yunus kaj Arif Yunusov, arbitre malliberigitaj

Arif Yunusov estas malliberigita en enketprizono de la ministerio pri nacia sekureco, nura malliberejo de la lando, kiu ne estas subordigita al la ministerio pri justico. Pluraj organizaĵoj de protektado de homaj rajtoj kiel UN-komitato kontraŭ torturo kaj Eŭropa Komitato por prevento de torturo esprimis siajn maltrankvilojn koncerne la nivelon de ekstrema izoliĝo de la malliberuloj, kaj foresto de taŭgaj medicinaj skipoj en tiu malliberejo. La "UN-komitato kontraŭ torturo" rekomendis malfermon de tiu malliberejo aŭ ties translokigon al la ministerio pri Justico.

La proceso de Leyla kaj Arif Yunus komenciĝis la 15an de julio 2015. La 13an de aŭgusto, S-ino Yunus kaj S° Yunusov estis kondamnitaj al respektive 5,5 jaroj kaj 7 jaroj da malliberejo.

Ju pli ni diskonigas la aferon, des pli rapide ili eliros.

http://freedom-defenders.org/#defenders

https://www.youtube.com/watch?v=e6gBxB6eIpU#t=115

Neniam - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }