Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 septembre 2015 2 01 /09 /septembre /2015 08:26
Foto : « Azilo estas homrajto » - Ĉirkaŭ 20.000 personoj, laŭ la polico, manifestaciis lundon en Vieno kontraŭ la traktado suferita de la migrantoj. | AFP
Foto : « Azilo estas homrajto » - Ĉirkaŭ 20.000 personoj, laŭ la polico, manifestaciis lundon en Vieno kontraŭ la traktado suferita de la migrantoj. | AFP

01/09/2015

Ĉirkaŭ 20.000 personoj, laŭ la polico, manifestaciis lundon en Vieno kontraŭ la traktado suferita de la migrantoj, post la malkovro de kamiono entenanta 71 korpojn sur aŭtovojo.

La manifestaciantoj amasiĝis ĉe la stacidomo Westbahnhof (okcidenta stacidomo) antaŭ ol defiladi laŭlonge de komerca strato dum religia servo, memore al la 71 migrantoj, disvolviĝis en la katedralo Sankta Stefano de la aŭstria ĉefurbo.

« Ni ne plu eltenas. Sufiĉas la mortintoj, la sufero kaj la persekutoj », esprimiĝis ĉi-okaze la ĉefepiskopo de Vieno, la kardinalo Christoph Schoenborn, ĉeeste interalie de gravaj membroj de la aŭstria registaro.

Tio estas « tro abomena » pensi pri la sorto de tiuj mortintaj migrantoj, inter kiuj kvar infanoj, li aldonis.

Aŭstrio : granda manifestacio en Vieno favore al la migrantoj

La defilado kaj la religia servo okazis iom post la alveno de Budapeŝto al la stacidomo de Westbahnhof, de trajnoj transportantaj centojn da migrantoj blokitaj dum horoj ĉe la aŭstria-hungara landlimo.

Multnombraj el ili, pliparte sen vizoj, poste entrajniĝis direkte al la aŭstria urbo Salcburgo, dum aliaj foriris, ankaŭ per trajno, al Munkeno, sude de Germanio.

http://www.ouest-france.fr/autriche-vaste-manifestation-pour-denoncer-le-sort-reserve-aux-migrants-3652357

https://www.youtube.com/watch?v=OewLckJ6iYQ

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }