Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2015 2 15 /09 /septembre /2015 16:35
© AFP 2015. VAHRAM BAGHDASARYAN
© AFP 2015. VAHRAM BAGHDASARYAN

15/09/2015

La polico forpuŝis al la trotuaro manifestaciantojn, kiuj okupis la publikan vojon centre de Erevano. Pluraj personoj, kiuj rifuzis obei estis arestitaj.

Vendredon, pluraj centoj da manifestaciantoj oponantaj al la prezaltigo de elektro denove blokis avenuon centre de la armenia ĉefurbo. Ĉirkaŭ la 5a horo kaj duono, la polico postulis evakuadon de la ŝoseo, sed kelkaj dekoj da personoj plu restadis surloke sabaton matene. La avenuo estas nun malobstrukcita, kelkaj personoj, kiuj rifuzis obei la ordonojn de la policistoj, estis arestitaj.

Armenio : la polico disigas manifestaciantojn en Erevano

La manifestacio estis organizita de la grupo « Ne al rabado ! » kadre de nova etapo da protestoj kontraŭ altigo de elektro-tarifoj en Armenio. Laŭ Maxime Sargsian, unu el la gvidantoj de la grupo, la manifestacioj daŭros ĝis kiam iliaj postuloj estos kontentigitaj. La grupo postulas interalie nuligon de la altigo de tarifoj ekde la 1a de aŭgusto, kaj seriozan enketon pri la disigo de la manifestacio de la 23a de junio 2015.

La societo "Elektro-retoj de Armenio" (posedo de la rusa societo "Inter RAO") petis pasintan majon plialtigon de 30% el la elektro-tarifo. Kompetenta komisiono konsentis pri altigo de 16,7%. Tiu decido estigis manifestaciojn en Erevano.

http://fr.sputniknews.com/international/20150912/1018123661.html

https://www.youtube.com/watch?v=btJzs2kaRqY

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }