Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2015 2 08 /09 /septembre /2015 14:46
La intensa ekspluatado kaj monokulturo, interalie palmoleo, minacas la arbarojn en Gabono. Getty Images/Tim Makins
La intensa ekspluatado kaj monokulturo, interalie palmoleo, minacas la arbarojn en Gabono. Getty Images/Tim Makins

08/09/2015

Kvin afrikaj landoj figuras en la listo de la dek nacioj, kie senarbarigo estas la plej rapida en la mondo. Okcidenta Afriko estas aparte tuŝata : Siera-Leono, Liberio, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa. Ligna ekspluatado, intensa agrikulturo, interalie palmoleo, plej konsumata produktaĵo en la mondo, akcelas la senarbarigon.

Alia maltrankviliga areo, la Konga Baseno (Kameruno, Gabono, Centr-Afrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo) , kie situiĝas 90% el la tropika ligno de la kontinento. La senarbarigo, pro ekspluatado de tropika ligno, estas plu malforta, sed disvolviĝas, aparte en Centr-Afrika Respubliko, kie franca grupo instaliĝis antaŭnelonge. Okazas same en DRK, kie foresto de regularo intensigis kontraŭleĝajn dehakojn de minacitaj specioj, kiel la ligno Wenge.

« Gabono engaĝiĝas en disvolviĝo de grandegaj agrikulturaj projektoj, kiuj estas minacoj, ne nur por biodiverseco, sed ankaŭ por la arbaraj loĝantaroj, kiuj suferas hodiaŭ pri terakaparado fare de la agrikulturaj projektoj, eksplikas Frédéric Amiel, specialisto pri arbaroj ĉe Greenpeace. Do, kvankam Gabono plu estas lando kun vasta arbaraero, ĝi estas lando en kiu la ekspluatado de ligno ne plenumiĝas en kontentigaj kondiĉoj, kaj en kiu agrikulturaj frontoj disvolviĝas pli rapide ol en la apudaj landoj. »

Fine, lasta maltrankviliga areo : Madagaskaro. Pasintjare, la lando perdis preskaŭ 320.000 hektarojn, t.e 2% el sia arbaro. Ankaŭ ĉi tie, kulpas agrikulturo, minekspluatado, sed ĉefe kontraŭleĝa ekspluatado de altvalora ligno, kiel rozligno, kiu estigas intensan senarbarigon.

Rozligno en Madagaskaro
Rozligno en Madagaskaro

Por la organizantoj de la 14a tutmonda arbara kongreso, la regado de la arbaroj estas nemalhavebla, ĉar la efikoj de malbona mastrumado estas multnombraj : klimata ŝanĝiĝo, erozio, detruado de ekosistemo kaj translokiĝo de loĝantaroj.

http://www.rfi.fr/afrique/20150908-forets-africaines-menacees-exploitation-anarchique-agriculture-palme-congres

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }