Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 août 2015 4 20 /08 /août /2015 20:38
Usono : manifestacioj en Misurio post mortigo de Nigrulo fare de  la polico

20/08/2015

Manifestacioj okazis, merkredon 19an de aŭgusto vespere, en la kvartalo de Sankta Luiso, en Misurio, post morto de nigra viro 18-jaraĝa fare de policistoj. Laŭ la polico, la pafado okazis, dum polic-oficiroj kunportantaj mandaton provis plenumi arestadon en tumultema kvartalo de la urbo.

Du viroj fuĝis. Kiam la policistoj ordonis al ili, ke ili haltu, unu el ili direktis armilon kontraŭ ili. La policistoj rebatis pafante kvar fojojn, mortigante lin.

Tiu plia incidento kun polico okazas dek tagojn post la manifestacioj, kiuj markis la unuan datrevenon de la morto de Michael Brown, afrik-usona adoleskanto mortigita de blanka policisto en la ĉirkaŭaĵo de Sankta Luiso.

Usono : manifestacioj en Misurio post mortigo de Nigrulo fare de  la polico

Administraciaj ferioj por la policistoj

Laŭ Saint Louis Post-Dispatch, el kiu ĵurnalisto troviĝas surloke, specialaj taĉmentoj estis senditaj surloken por helpo. Tri personoj estis arestitaj kaj provizore malliberigitaj, precizigis la polico.

Dum vespero, manifestaciantoj ĵetis ŝtonojn direkte al la polico, kiu rebatis per pafoj de ploriga gaso.

Pluraj incendioj estis menciitaj ne malproksime de la manifestacioj, inter kiuj, tiu de domo.

La viktimo, Mansur Ball-Bey aĝis je 18 jaroj. Laŭ la polico, la armilo kiun li havis estis ŝtelita kaj krakkokaino estis trovita en ilia intervena loko. Ambaŭ blankaj policistoj aĝaj je 29 kaj 33 jaroj laboras de antaŭ sep jaroj kiel policistoj. Ili estas nun en administraciaj ferioj.

http://www.lemonde.fr/international/article/2015/08/20/tensions-a-saint-louis-apres-la-mort-d-un-noir-tue-par-la-police-lors-d-une-arrestation_4730802_3210.html

Sed, krom la policistaj perfortoj, la movado «Black Lives Matter» denuncas la nerektajn perfortojn, la strukturajn kaŭzojn, kiuj superas la rasismon de kelkaj oficiroj : la situacio por la nigruloj de Usono ofte koincidas kun delikto kaj mallibereco, sociala determinismo, kiu ribeligas la asociojn.

Dum senlaboreco atingas ĉirkaŭ 6% el la blankuloj en Usono, ĝi koncernas 13% el la nigrula loĝantaro en 2013.

En malliberejo, 40% el la karcera populacio estas nigraj, dum ĝi reprezentas nur 13% el la tuta usona loĝantaro.

http://www.lefigaro.fr/international/2015/08/20/01003-20150820ARTFIG00131-manifestations-dans-le-missouri-apres-la-mort-d-un-jeune-homme-noir-de-18-ans.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }