Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 août 2015 5 07 /08 /août /2015 13:20
Urugvajo : Ĝenerala striko por pli bonaj salajroj kaj altigo de la Ŝtata buĝeto

07/08/2015

Urugvajo malvigle vivis, ĵaŭdon 6an de aŭgusto, senigita je preskaŭ ĉiuj publikaj transportoj, pro ĝenerala striko de la laboristoj, kiuj petas pli bonajn salajrojn, kaj altigon de la Ŝtata buĝeto.

Sub intensa pluvo, la stratoj de Montevideo, la ĉefurbo, estis preskaŭ tute malplenigitaj de siaj busoj, nur minimuma servo funkciis. La publikaj administracioj, la banka sektoro, la publika edukado, kaj la sansektoro (krom okaze de urĝaj situacioj) ankaŭ haltis.

Unua ĝenerala striko de post la elekto de Vazquez

Temas pri la unua ĝenerala striko de post la alveno ĉe la potenco en marto de la maldekstra prezidento Tabaré Vazquez, el la sama partio ol sia antaŭulo, la tre karisma José Mujica.

Laŭ la sindikata centralo PIT-CNT, kiu organizas tiun agadtagon, unu miliono da laboristoj partoprenas tiun strikon en lando, kiu enkalkulas 3,4 milionojn da loĝantoj.

« Tiu lukto celas krei la kondiĉojn, ke ne la plej malriĉaj, finfine pagu la prezon de la ekonomia malvigliĝo ».

Urugvajo : Ĝenerala striko por pli bonaj salajroj kaj altigo de la Ŝtata buĝeto

Komenciĝo de la salajraj intertraktadoj

La ekonomio de tiu sud-amerika lando, fakte spertas streĉon, pro la malfacilaĵoj de siaj najbaroj, Brazilo kaj Argentino, kaj la konstanta malkreskado de siaj eksportadoj. La inflacio estas aliparte tre alta, 9,02% en la daŭro de unu jaro, pli alta ol la ciferoj celitaj de la registaro (de 3 ĝis 7%).

Tiu striko, kritikata de la « komercaj kaj industriaj ĉambroj » ekokazas, dum komenciĝas la salajraj intertraktadoj inter estro kaj salajruloj, post instigo de la registaro.

Pluraj sektoroj de la publika administracio deziras ankaŭ altigon de la publikaj elspezoj en la buĝeta projekto, kiu estos aprobita de la Parlamento, kaj validos ĝis la fino de la kvinjara prezidenteco en 2020.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2015/08/06/greve-generale-en-uruguay-pour-de-meilleurs-salaires-et-l-augmentation-du-budget-de-l-etat_4714631_3222.html#xtor=RSS-3208

https://www.youtube.com/watch?v=vsSZOW049gQ

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }